Red River (kolonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvokolekta areo de la rivero Red.

La kolonio Red River (aŭ anglalingve Red River Colony) estis ambicia projekto de nova kolonio en Kanado, ellaborita far Thomas Douglas, 5-a grafo de Selkirk, en 1811. La kolonio devis etendiĝi sur 300000 km² da lando, asignita far la Kompanio de la Hudsona Golfo laŭ akto nomita "Koncesio Selkirk". La kolonio neniam fariĝis elstara sukceso, sed danke al la rapida evoluo de Kanado dum la 19-a jarcento, la kolonio konsistigis la unuan bazon de la hodiaŭa provinco Manitobo.

Selkirk interesiĝis pri la koloniigo de tiu regiono post la legado de la libro de Alexander Mackenzie, pri la esploro de okcidenta Kanado. La grafo intencis proponi la vojaĝon al Skotoj, kiuj tiam spertis gravan ekonomian krizon. La kolonion li deziris nomigi Assiniboia.

La kolonio ne vere sukcesis agrikulture, sed tia vasta, senkosta lando allogis novajn kolonianojn ĉiujare. Je la 1860-aj jaroj tamen aperis etniaj streĉoj, ĉar la metisoj jam estis pli multnombraj ol la Skotoj. Tio kaŭzis tumulton en 1869 kaj 1870, kromnomitan la ribelo de Red River, kaj finfine generis la kreadon de Manitobo.