Red T

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Red T
vdr
Soldato kiu parolas al interpretisto dum renkontiĝo kun iraka polico en la iraka provinco Kirkuk (2011).

Red T aŭ Ruĝa T estas ne-profitcela organizaĵo kiu celas doni protekton al tradukistoj kaj interpretistoj en militaj situacioj kaj aliaj altriskaj cirkonstancoj, kie multaj el ili ludas esencan rolon kaj kie, same kiel ĵurnalistoj, ili estas oftaj viktimoj de perforto[1].

Bazita en Novjorko, ĝi estis fondita de Maya Hess.[2]

Ĝi faris aliancon kun la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj (AIIC), la Internacia Asocio de Profesiaj Tradukistoj kaj Interpretistoj (IAPTI) kaj la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT) por klopodi meti premon sur registaroj por certigi longdaŭran sekurecon de lingvistoj kiuj servis por armeaj trupoj en Afganio.[3]

Parolante dum la malfermo de dokumenta foto-ekspozicio “Interpretistoj Misie: Kontribuantoj al Paco” en la sidejo de UN, Novjorko, la 26-an de Septembro 2018, la reprezentanto de UEA ĉe UN, prof. Humphrey Tonkin, emfazis, ke lingvaj laborantoj en militaj situacioj, “celante simple antaŭenigi interkomprenon,” estas “ofte rigardataj minace, ĉu kiel malamikojn ĉu kiel homojn nesufiĉe solidare ligitajn al kiu ajn idearo disŝiranta la koncernajn militantajn grupojn.”[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Protekto de lingvaj laborantoj: Esperantistoj emfazas ties gravecon Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto por UN, Informilo de Novembro 2018.
  2. Red T: Who We Are. Red T. Arkivita el la originalo je 2018-12-02. Alirita la 24-an de januaro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-02. Alirita 2021-12-24.
  3. Open Letter Protecting Translators and Interpreters Worldwide. International Federation of Translators. Arkivita el la originalo je 2015-04-01. Alirita 16-a de januaro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]