Regolfiloskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Regolfiloskopo
Regolfiloskopo
Regolfiloskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. proregulus'
Phylloscopus proregulus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La RegolfiloskopoPalasa filoskopo (Phylloscopus proregulus) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi reproduktiĝas en suda Siberio, Mongolio kaj partoj de Tibeto kaj Ĉinio. Ĝi estas tre migranta specio kiu vintras en subtropika Azio.

    Tiu estas birdo de koniferaj montararbaroj. La nesto estas konstruita en arbo. Kiel plej oarto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserino estas insektovora.

    Tiu eta filoskopo estas preta vaganteci tiom malproksimen kiom ĝis okcidenta Eŭropo fine de oktobro kaj novembre, spite la distancon de 3000 km el ties reproduktaj teritorioj. Ekzemple tiu specio estis fine de aŭtune en Britio iome regule.

    Tiu estas unu el la plej malgrandaj filoskopoj, kaj kunhavas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn kun flaveca nuanco ĉe flankoj kiel tipaj filoskopoj. Tamen tiu estas tre rimarkinda filoskopo. Dekomence ĝi havas elstarajn helflavecajn duoblan flugilstrion kaj superokulan strion, kiel la Flavbrova filoskopo, sed krome ĝi havas ankaŭ helflavecan kronostrion inter du malhelajn striojn super la superokulaj strioj, (kiel la regoledoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo), kaj maloftan inter filoskopoj citronflavan pugon.

    Tiu birdo ne estas timida, sed ties arborema vivostilo malfacilas ties observadon. Ĝi estas konstante moviĝanta, kaj ofte ŝvebas mallonge, kiel Regoledoj. Ties kanto estas pova kaj kanarieca.

    La tre proksimaj rilataj sudaj specioj, Palpuga filoskopo (aŭ Citronpuga filoskopo), P. chloronotus, kaj Kansua filoskopo, P. kansuensis, moviĝas al pli malaltaj latitudoj vintre, sed ne migras longajn distancojn. La Simla filoskopo estas la plej okcidenta subspecio P. chloronotus simlaensis kiu povas esti io inter distinga specio kaj nevalida pro klina variado (Alström 2006 [1]). Tiuj 3 aŭ 4 specioj kaj la Junana filoskopo, P. yunnanensis (foje P. sichuanensis) ĵus estis unuigitaj al la Regolfiloskopo sensu lato (amplekssence).

    Tiu birdo ricevas alternativan duan nomon laŭ la germana zoologo Peter Simon Pallas, kiu unuafoje priskribis ĝin.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Alström, Per (2006): Species concepts and their application: insights from the genera Seicercus and Phylloscopus. Acta Zoologica Sinica 52(Supplement): 429-434. PDF fulltext Arkivigite je 2014-03-02 per la retarkivo Wayback Machine