Reinhard Heydrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Heydrich
Reinhard Heydrich en uniformo
Reinhard Heydrich en uniformo
Persona informo
Reinhard Heydrich
Naskonomo Reinhard Tristan Eugen Heydrich
Naskiĝo 7-a de marto 1904
en Halle (Saale), Saksio-Anhalto, Germana imperio
Morto 4-a de junio 1942
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio (nun Ĉeĥio)
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo • sepso vd
Mortigita de Jan KubišJozef Gabčík vd
Tombo Invalids' Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno • Hans-Dietrich-Genscher-Gymnasium vd
Partio NSDAP
Subskribo Reinhard Heydrich
Familio
Patro Richard Bruno Heydrich vd
Patrino Elisabeth Krantz vd
Gefratoj Maria Heydrich • Heinz Heydrich vd
Edz(in)o Lina von Osten (geedziĝintaj la 26-an de decembro 1931)
Infanoj Heider Heydrich vd
Profesio
Okupo soldato, protektoro
2-a Protektoro de Bohemio kaj Moravio
(aktiva)
Dum 29-a de septembro 19414-a de junio 1942
Antaŭulo Konstantin von Neurath (titolita Protektoro ĝis 24-a de aŭgusto 1943)
Sekvanto Kurt Daluege
1-a Ĉefo de Sekurecservo
Dum 19321941
Antaŭulo la funkcio estiĝis
Sekvanto Ernst Kaltenbrunner
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reinhard Heydrich


Naskiĝo 7-an de marto 1904
en Halle an der Saale, Germana imperio
Morto 4-an de junio 1942 (38 jaroj)
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Rango: SS-Obergruppenführer kaj Generalo de Polico
Deĵoris en: Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Tria regno (ĝis la jaro 1944)
Speco: Reichswehr (ĝis la jaro 1933)
SS
Komandis al: Ĉefo de RSHA
Ĉefo de Sicherheitsdienst
Reprezentanta regna protektoro Bohemio kaj Moravio
Militoj: Dua mondmilito
Medaloj: Fera Kruco de la 1-a klaso
Fera Kruco de la 2-a klaso
Ora Partia Insigno
Persona informo
Naskonomo Reinhard Tristan Eugen Heydrich
Mortokialo pafvundo • sepso
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno • Hans-Dietrich-Genscher-Gymnasium
Subskribo Reinhard Heydrich
Familio
Patro Richard Bruno Heydrich
Patrino Elisabeth Krantz
Frat(in)oj Maria Heydrich • Heinz Heydrich
Edz(in)o Lina Heydrich
Infano Heider Heydrich
Okupo
Okupo politikistomilitisto • skermanto • pilotosoldato • Gestapo employee
vdr

Reinhard Tristan Eugen HEYDRICH (iam malĝuste literumita kiel Reinhardt) (7-a de marto 1904 Halle (Saale)4-a de junio 1942 Prago) estis prominenta nazio, proksima kunlaboranto de Heinrich Himmler kaj la dua plej supera reprezentanto de SS (SS-Obergruppenführer) kaj generalo de polico, ĉefo de Ĉefoficejo de regna sekureco (germana mallongigo estas RSHA) kaj Sekurecservo (SD), en la jaroj 1941 - 1942 reprezentanta regna protektoro de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Li estis unu el ĉefaj arkitektoj de holokaŭsto. Kiel regna protektoro li realigis politikon de sukero kaj vipo - sociaj avantaĝoj al laboristoj kontraŭ bruta persekutado rilate al malfideluloj kaj malamikaj elementoj. La 27-an de majo 1942 estis krimita kontraŭ li atenco (Operaco Anthropoid) fare de el Anglio senditaj ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj, pro kies sekvoj li baldaŭ mortis. Lia kromnomo estis Buĉisto de Prago, Blondhara bestio kaj Der Henker (germana esprimo por ekzekutisto).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Halle (Saale), Saksio-Anhalto. Liaj patro kaj patrino estis ambaŭ tre multe ekinteresiĝintaj en muzikon (lia patro estis komponisto) kaj Heydrich havis evoluiĝintan pasion pri violono, en kiu li daŭrigis dum la tuta sia vivo. Kvankam Heydrich estis timida knabo, li eminentis korpe. Li estis efika atleto, li eminentiĝis en skermado kaj en naĝado.

Kiam li estis juna, li partoprenis en Freikorps. En la jaro 1922 li aliĝis al ŝiparo, pli malfrue li estis maldungita, kiam li havis malgrandan rilaton al doko, kaj iom post iom li fariĝis fianĉiĝinta al junulino Lina von Osten, filino de direktoro. La filino diris al sia patro pri sia kolero super incidento, kaj Heydrich estis kulpigita pro „farado de maldecoj al oficiro kaj sinjoro“. Lia konduto ĉe juĝo estis tiel malestima, ke ankaŭ la kortumo riproĉis lin pro lia malobeemo. Lia kariero havis neniajn esperojn. Malgraŭe, li restis promesita al Lina von Osten, al kiu li edziĝis en 1931.

Nazia partio kaj SS[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1931 Himmler komencis fari kontraŭspionan dividon de SS. Obeante la amikan konsilon li demandis Heydrichon kaj post dudek minutoj de testado, kiam Heydrich devis prezenti provizorajn planojn por la nova divido, Himmler proponis al li postenon tuj. Himmler ankaŭ efektive rekrutigis Heydrichon en la nazian partion. Tiutempe li estis sensignifa homo interne de la nazia aparatularo. Li kaj lia personaro malŝparis sian tempon por evoluo de folisistemo pri ĉiuj personoj, kiuj estis konsiderataj kiel danĝero por la partio, ofte de oficistoj de la kompanio. Heydrichon subtenis lia familio, ĉar li havis malgrandan salajron kaj li laboris en la malgranda oficejo.

En julio de 1932 li ricevis titolon Sicherheitsdienst (SD). Heydrich ekkonstruis reciproke prosperan kompanecon kun Himmler. Pli malfrue li fariĝis ĉefo de Reichssicherheitshauptamt (RSHA), kies partoj estis SD, gestapo kaj Einsatzgruppen.

Organizante la Trian regnon Heydrich helpis al Adolf Hitler „elfosi malpuraĵon“ al multe da politikaj oponantoj pro tenado de efika sistemo de la arkivado de listoj de unuopuloj kaj organizoj oponantaj al la socio. Li estis ankaŭ ilo en destino de falsa atako de Pollando kontraŭ germana nacia radio en Gliwice, kiu estis komenco de la dua mondmilito.

Kapulo de SS, Heinrich Himmler kaj Heydrich[redakti | redakti fonton]

Heydrich estis unu el la ĉefaj arkitektoj de Holokaŭsto dum la unuaj jaroj de la Dua Mondmilito kaj li prezidis en la tiutempe strikte sekreta Wannsee-konferenco, kie estis deciditaj detalaj planoj por la deportado de ĉiuj eŭropaj judoj en amasmurdejojn en Orienta Eŭropo.

Atenco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Atenco kontraŭ Heydrich kaj Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo.

En septembro de 1941 Heydrich estis destinita kiel protektoro en Bohemio kaj Moravio en Protektorato Bohemio kaj Moravio anstataŭinte tiel Konstantinon von Neurath-on, kiun Hitler konsideris kiel tre nesufiĉan. Lia rolo fakte estis diktatoro de Bohemio kaj Moravio kaj li ofte staris sola en aŭtomobilo sen tegmento – paradoj de konfido en okupaciaj fortoj kaj efektive de ties reprezaliaj disponoj kontraŭ loka loĝantaro.

La 27-an de majo de 1942 teamo de paraŝutistoj-agentoj, trejnitaj en Britio, de registaro faris atencon kontraŭ Heydrich. En la teamo estis Adolf Opálka, Josef Valčík, Jan Kubiš kaj Jozef Gabčík. La aŭtomobilo de Heydrich devis malrapidiĝi antaŭ abrupta vojkurbiĝo, kie atendis la ĉeĥa teamo. Kiam la aŭtomobilo estis proksimiĝanta, Gabčík ekcelis, sed la ĉeno de lia mitraleto de marko Sten ekblokiĝis kaj la armilo falis teren eĉ ne pafinte. La konfidanta Gabčík restis sola klopodante reekfunkciigi la armilon. Kubiš poste ĵetis kontraŭtankan grenadon en la aŭtomobilon. Tiu eksplodis kaj tre vundita Heydrich falis en aŭtomobilan sidlokon, kies materialo, inkluzive de ĉevalharoj, venis en lian vunditan lienon. Pruvo atestas, ke se Heydrich restus sidanta, li estus vivanta.

La ĉeĥaj agentoj estis poste elspionitaj laŭspure kaj helpe de perfido en najbara templo en Prago, kie ili ĉiuj batalinte kontraŭ germanoj mortis. Vidu: Kripto en la templo de sanktaj Kirilo kaj Metodo. Spite al la plej bonaj kuracistoj senditaj de Himmler, Heydrich en agonio mortis en Prago en malsanulejo je la 16-a horo kaj 30 minutoj la 4-an de junio] en aĝo de 38 jaroj. Kvankam la preciza kaŭzo de la morto ne estis fina, sekco notas, ke la morton de Heydrich kaŭzis plej verŝajne infekto de la sango kaŭzita de bakterioj kaj tokso de la grenadsplitoj. Valore prezentita sepulto estis aranĝita por li en Berlino kun ĉeesto de Hitler. Hitler mem parte kulpigis Heydrichon pri sia propra morto pro aroganteco kaj konduto.

Lina Heydrich poste notas, ke ŝi supozis la fruan morton de Heydrich dirante, ke ŝi vidis lian oftan, sed ne necesan riskon – prenanta kiel provo certigi por si, por ke, se li mortus, tio estu drama morto.

La nazia venĝo estis sovaĝa kaj ili brute avertis kontraŭ plua armita rezisto. La 10-an de junio de 1942 en vilaĝo Lidice estis pafmortigitaj ĉiuj viroj pli ol deksesjaraj, la virinoj fortrenitaj en koncentrejon Ravensbrück, la infanoj mortis en pola Ĥelmno. La vilaĝo estis poste niveligita kun la tero per buldozoj.

Post la morto de Heydrich estis konstruitaj kaj enfunkciigitaj unuaj tri koncentrejoj en Treblinka, Sobibor kaj en ekstermejo Bełżec. La projekto estis nomita je „honoro“ de Heydrich.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Reinhard Heydrich en Vikimedia Komunejo