Religio en Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo Religio en Japanio klarigas pri religio en Japanio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La "Jarlibro pri religio" eldonata de Agentejo pri Kulturaj Aferoj, diras nombrojn de religianoj en Japanio: Ŝintoistoj estas ĉ. 106 milionoj, Budhistoj estas ĉ. 96 milionoj, Kristanoj estas ĉ. 2 milionoj, aliaj ĉ. 11 milionoj. Laŭ ĝi, la sumo de nur Budhistoj kaj Ŝintoistoj estas pli ol 200 milionoj: tio signifas, ke multaj japanoj partoprenas eventojn de pluraj religioj.

Ĝenerale, Japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi en unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj kaj aliaj. Estas tute normale, ekzemple, ke en Japanio la sama homo geedziĝas laŭ la kristana maniero, kaj estas entombigita laŭ la budhisma maniero.

Ĝenerale, oni povas konstati ke religio estas nuntempe multe malpli grava en Japanio ol en multaj aliaj partoj de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tradiciaj religioj de Japanio estas Budhismo, Ŝintoismo kaj Konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj efektive estas religio laŭ okcidentaj standardoj, kaj ne simple filozofio. Budhismo kaj Konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum Ŝintoismo estas la nura religio kiu naskiĝis en Japanio mem. Origine, Ŝintoismo estis politeisma kredo. En la Meiĵi periodo, kiu daŭris ĝis la dua mondmilito, Ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. La speco de Ŝintoismo, kiun la ŝtato altrudis en tiu periodo, kuraĝigis la homojn konsideri la imperiestron de Japanio kiel dion.

Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Post la malgajno en la dua mondmilito, ŝintoismo ĉesis esti la ŝtata religio.

Kristanismo estis alportita de misiisto Francisco Xavier en la 15-a jarcento, kaj tuj populariĝis, sed Toyotomi Hideyoshi baldaŭ malpermesis ĝin kaj poste Tokugawa-Ŝogunato malpermesis ĝin dum cent jaroj. La 5-an de februaro 1597 en Nagasaki 26 katolikoj estis krucumitaj. Kristanismo estis reenkondukita en la 18-a jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da Japanoj konsideras sin mem kristanoj, inter kiuj estas multe da gravaj kaj potencaj homoj. Kristanismo verŝajne profitas de la fakto ke japanoj kunligas ĝin kun la okcidenta kulturo, kaj tio igas ĝin pli laŭmoda por multaj junaj homoj. En Japanio, plejparto de Kristanoj estas Katolikoj, la dua estas Atestantoj de Jehovo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]