Relikvo (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Relikvo estas metafore ankaŭ uzata en biologio, kie ĝi signifas : vivulo, biocenozomedio, pasinte ofta kaj disvastiĝinta, sed iĝinta rara kaj notinde malpli disvastiĝinta (PIV2).[1] Reta Vortaro akceptas ankaŭ la vorton relikto.[2] Ambaŭ ne estas oficialaj; oficialaj eblecoj estas "postvivaĵo", "postrestaĵo", "delasita vivaĵo".

Ekzemplo de relikvo estas la sicilia betulo. Betuloj kreskas en malvarmaj klimatoj, sed dum glaciepokoj ankaŭ Sicilio estis malvarmega (kvankam ne daŭre kovrita de glacio). Betuloj do prosperis ankaŭ tie. Kiam la klimato revarmiĝis kaj la lasta glaciepojo finiĝis, siciliaj betuloj ne moviĝis norden, sed alten: ili malsupreniris la flankojn de Etno, kiu superas 3000m. Do estas betuloj en Sicilio, malproksime de aliaj areoj kie betuloj kutime kreskas, kaj tiuj betuloj estas postrestaĵo de la lasta glaciepoko.

Alia ekzemplo de relikvo estas la ginko. Arboj de la familio de ginkoj prosperis tutmonde samtempe kun la dinosaŭroj. Sed ili plejparte formortis. Nur unu specio pretervivis, kaj nur en malgranda areo de Ĉinio. Postrestaĵoj de tiaj antikvaj epokoj estas ankaŭ nomataj vivantaj fosilioj.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]