Respubliko Tajvano (1895)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Tajvano
25-a de majo 1895 – 21-a de oktobro 1895

historia lando • neagnoskita ŝtatoinsula lando
Geografio
Ĉefurbo:
Taipei Prefecture • Tainan Prefecture
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 980 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La flago de la Respubliko de Tajvano, 1895, montras tigron.

Respubliko Tajvano (ĉine 臺灣民主國, pinjine: Táiwān MínzhǔguóDemokrata Nacio Tajvano) estis respubliko, kiu fondiĝis en 1895 sur la insulo Tajvano inter la foriro de la armeo de la Qing-dinastio kaj la starigo de japana kolonio post la traktato de Shimonoseki.

Kvankam iuj historiistoj konsideras ĝin la unua respubliko en Azio, ĝi fakte sekvis la respublikon Ezo, kiu fondiĝis la 25-an de decembro 1868.

Historio[redakti | redakti fonton]

La decidon de la Qing-registaro transdoni Tajvanon al Japanujo per la traktato de Shimonoseki post la malvenko de Ĉinujo, la insulanoj amase rezistis. La 24-an de majo 1895 angla traduko de la sendependecdeklaro estis transdonita al ĉiuj ambasadoroj sur la insulo, la sekvan tagon la respubliko estis proklamita: grupo de Qing-fidelaj administacianoj kaj lokaj altranguloj proklamis la sendependon disde Ĉinujo kaj novan Respublikon Tajvanon, kies celo estis gardi Tajvanon sub la regado de Qing. Kontraŭvole la tiama Qing-guberniestro Tang Ching-sung estis proklamita prezidanto.

La 29-an de majo japanaj trupoj surbordiĝis en Keelung kaj konkeris la urbon la 3-an de junio. La sekvan tagon la prezidanto Tang kaj la vic-prezidanto Chiu Feng-jia fuĝis for de la insulo ĉinujen.

Fine de junio 1895 la restantaj jesintoj de la respubliko kuniĝis en Tainan kaj elektis kiel duan prezidanton Liu Yung-fu. Post bataloj inter japanaj kaj respublikanaj trupoj la japanoj konkeris la urbon Tainan fine de oktobro 1895. Iom poste la prezidanto Liu fuĝis kontinenten kaj finis tiel la 184-tagan historion de la respubliko.

Prezidantoj de la Respubliko de Tajvano[redakti | redakti fonton]