Retpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzempla retpaĝo en la esperantalingva vikipedio.

Retpaĝo aŭ kelkfoje TTT-paĝo estas aro de dokumentoj, bildoj, taŭgaj dokumentoj. Estas informo-provizo kiu taŭgas por TTT kaj kiun oni povas aliri per TTT-legilo. Ĉi tiaj dokumentoj estas kutime en HTML-a aŭ XHTML-a formato, kaj provizas hipertekstajn navigilojn al aliaj TTT-paĝoj per hiperligiloj.

Retpaĝoj povas ekstraktiĝi aŭ el surloka komputilo aŭ el fora servilo. Oni povas agordigi Retservilon por ke ĝi nur donu aliron al privata reto (ekz. al la intrareto de iu komerca kompanio), aŭ por ke la paĝoj estu publikaj sur TTT. Retpaĝoj estas petataj kaj servataj de retservilo per Hiperteksto-Transiga Protokolo (HTTP).

Retpaĝoj povas konsisti el dosieroj da senŝanĝa teksto tenata ene de la retservilo (t.e. statika retpaĝo), aŭ la servilo mem povas konstrui la (X)HTML-on aparte por ĉiu retpaĝo kiam ajn TTT-legilo petas tion (t.e. dinamika retpaĝo).

Retpaĝo estas speco de TTT-dokumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]