Retumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri pli ampleksa ilaro kun TTT-legilo, retpoŝtilo, FTP-kliento, ktp. Por programo por nur aliri retpaĝojn rigardu la paĝon TTT-legilo.

Retumilo estas programararo rilatanta al interreto. Retumilo kutime inkludas TTT-legilon, retpoŝtilon (ofte kun legilo de novaĵgrupojn kaj adresaro), elŝutadministrilon, ilon por alŝuti kaj elŝuti dosierojn per FTP, IRC-klienton, HTML-redaktilon kaj aliajn.[1][2]

Plej granda oferto de retumiloj estis en la mezo de 1990-ajn jaroj, kiam vendistoj de foliumiloj sentis pli profitodona vendi tutan pakon de programoj sur kompakta disko. Tamen, post fino de la unua foliumila milito la merkato de retumiloj malkreskis al unu aŭ du konkurantoj dum kelkaj jaroj.

Diferenco inter retumilo kaj TTT-legilo[redakti | redakti fonton]

La termino "retumilo" estas ankaŭ erare uzata en signifo "TTT-legilo". Tamen, per TTT-legilo eblas aliri (principe) nur la TTT-on, kiu estas nur unu parto de Interreto.[2][3][4][5][6][7][8] Retumilo kutime inkludas TTT-legilon sed aldone provizas ankaŭ programojn de aliaj specoj. Aliaj retumiloj povas aliri (nur aŭ ankaŭ) ne-TTT-ajn retojn, kiel la Gemini-spaco.

Ju pli malmulte uzatas tia pako de programaro kaj multe uzatas TTT-poŝtilo, des pli multe uzatas la vorto "retumilo" kiel la sinonimo de TTT-legilo. Kio oni "retumas" - ne nur legas hipertekston sur TTT-ejoj sed skribas retpoŝton sur TTT-legilo - egalus al kio oni "uzas TTT-legilon": t.e. oni "uzas retumilon".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Internet suite en la angla Vikipedio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.