Rezinkanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezinkanalo estas longa, tubforma interĉela ejo, kiu estas kovrata kun epiteloĉeloj kiuj sekrecias rezinon.

aksa rezinkanalo ĉe Picea abies
radia rezinkanalo en la medolradio ĉe Picea abies)

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

Rezinkanalo trovigas en multaj pingloarboj en la genroj piceo (Picea), lariko (Larix), pino (Pinus) kaj duglasa abio (Pseudotsuga). Taksuso (Taxus), abioj (Abies) kaj junipero (Juniperus) estas senrezinai, minimume la ligno. La abio povas eligi rezinon en la ŝelo. Krome troviĝas rezinkanaloj ĉe kelkaj tropikaj lignoj (ekzemple meranto, Shorea laevis, kapuro). En la ligno la rezinkanaloj iras laŭlonge kaj transverse al la trunkakso. Ili formas inter si reton kaj formas tridemensian sistemon. La laŭlonge de la akso irantaj kanaloj troviĝas en la medolradioj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la epiteloĉeloj, kiuj ĉirkaŭas la rezinkanaloj rezino estas formata kaj eligita en la kanalo. Rezinformado ka eligado okazas precipe en la alburno. Se vundado de la kambio okazas la epitelaj ĉeloj ensorbas akvon, ŝveliĝas kaj kondukas razinon al la vundita loko. Rezinaj kanaloj plej ofte pligrandigas la interĉelaj ejoj. ankaŭ povas esti kanaloj, kiuj ekestas per la forigado de unuopaj ĉeloj. Tiuj kanaloj nomiĝas traumataj rezinkanaloj (ankaŭ: vundrezinaj kanaloj, fakultativaj rezinkanaloj). Sekve de la vundiĝo de la trunko la kambio komencas produkti grandan kvanton de rezino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Heinrich Bosshard: Holzkunde. Band 1: Mikroskopie und Makroskopie des Holzes, 2. überarb. Aufl., Birkhäuser Verlag, Basel, Boston, Stuttgart, 1982. ISBN 3-7643-1328-5
  • Dietger Grosser: Die Hölzer Mitteleuropas – Ein mikrophotographischer Holzatlas, eldonejo Springer, 1977. ISBN 3-540-08096-1
  • Rudi Wagenführ: Anatomie des Holzes, 4. neu bearb. Aufl., VEB Fachbuchverlag Lepsiko, 1989. ISBN 3-343-00455-3
  • John G. Haygreen, Jim L. Bowyer: Forest products and wood sciences, eldonejo de la Iovaa Ŝtata Universitato, Ames, Iovao, 1996 (3-a eld.), ISBN 0-8138-2256-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]