Rickmansworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rickmansworth
urbeto
Administrado
Poŝtkodo WD3
Demografio
Loĝantaro 23 973  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 38′ N, 0° 28′ U (mapo)51.6383-0.4659Koordinatoj: 51° 38′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Rickmansworth (Anglio)
Rickmansworth (Anglio)
DEC
Rickmansworth
Rickmansworth
Situo de Rickmansworth
Rickmansworth (Britio)
Rickmansworth (Britio)
DEC
Rickmansworth
Rickmansworth
Situo de Rickmansworth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rickmansworth [+]
vdr


Rickmansworth estas urbo en la distriko Three Rivers (Tri Riveroj) de Hertfordshire, Anglio, 7 km okcidente de Watford kaj proksimume 35 km nordokcidente de Londono.

Strato en Rickmansworth.

La urbo havas ĉ. 15.00 loĝantojn kaj situas apud la Grand Union Canal (Granda Unia Kanalo) kaj la rivero Colne, ĉe la norda fino de la Colne Valley Park.

Ĝi ekkreskis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj post konekto al la Londona metroo per konstruo de la stacio de Rickmansworth. Hodiaŭ multaj loĝantoj laboras en Londono, kien ili pendol-trafikas. Per la aŭtoŝoseo M25 facile eblas atingi la flughavenojn de Luton kaj Heathrow.

Pri la historio de Rickmanworth kiel ĉekanala urbo ĝi ĉiujare memorigas per festivalo.

Konataj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Rickmansworth[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo la urbo estas precipe konata, ĉar dum kelkaj jaroj ĝi estis la sidejo de la iama eldonejo "The Esperanto Publishing Company Limited" (EPC, 1928-1988).

En la vilaĝo Heronsgate, kiu apartenas al Rickmansworth, de 1936/37 estis la sidejo de Internacia Esperanto-Ligo kaj post la kunfandiĝo kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) ties oficejo.