Rijeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rijeto de Le Mans

Rijeto[1] (france rillettes [ʁijɛt]) estas franca manĝaĵo de viando malrapide kuirita en graso dum pluraj horoj kaj pakita en graso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rijeto estas metodo konservi viandon en graso. La viando uzata estas ofte porkaĵo, sed oni kelkfoje uzas aliajn viandojn — ekzemple, birdaĵojn kiel anasaĵon, kokaĵon, aŭ anseraĵon; ĉasaĵojn kiel kuniklaĵon; aŭ fiŝon, kiel engraŭlon, salmontinuson.

Oni salas kaj spicas la viandon, kaj stufas la viandon en graso dum multaj (4–10) horoj. Post kuiro, oni distiras la viandon kaj lasas ĝin malvarmiĝi en ujo, mergite en la kuira graso. La graso solidiĝas, enhavante la viandon.

Rijeto estas manĝata ordinartemperature, ŝmirita sur toaston.

En Francio, diversaj departementoj havas tradiciajn formojn de rijeto. La urboj Le Mans kaj Turo, kaj la provinco Anĵuo estas famaj pro siaj rijetoj.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La franca vorto rillettes estis unue uzita en 1845. La vorto estas la diminutivo de la malnovfranca vorto rille “tranĉaĵo de porkaĵo”, unue uzita en 1480.

Tamen, la plado mem ekzistis dum jarcentoj antaŭ la unua uzo de la vorto. La 16-a-jarcenta verkisto Rabelezo jam priskribis la rijeton kiel la “brunan konfitaĵon de porkaĵo” (france brune confiture de cochon). La 19-a-jarcenta verkisto Honoré de Balzac laŭdis la Turan rijeton en sia verko “La Lilio en la Valo” (france Le Lys dans la Vallée).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]