Riuĝin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riuĝin
akva dio
Informoj
Originala nomo 龍神
Loĝloko Ryūgū-jō
vdr

Riuĝin, RyūjinRyōjin (龍神 "dia drako"?) kiu en kelkaj tradicioj estas ekvivalenta al Ōwatacumi, estis la gardisto-dio de la maro en la japana mitologio. Ĉi tiu japana drako simbolis la potencon de la oceano, havis grandan buŝon kaj estis kapabla aliformiĝi al homa formo. Riuĝin laŭkutime loĝis en Riugu-ĝo, lia palaco sub la maro estis konstruita pere de ruĝaj kaj blankaj koraloj, ekde kie li kontrolis la tajdojn per magiaj juvel-tajdoj. Martestudoj, fiŝoj kaj meduzoj estas ofte prezentitaj kiel servantoj de Riuĝin.

Princino Tamatori ŝteladas la juvelon de Riuĝin fare de Utagawa Kuniyoshi.

Riuĝin estis la patro de la bela diino Otohime kiu geedziĝis al la ĉasprinco Hoori. La unua Imperiestro de Japanio, Imperiestro Ĝimmu, estis laŭdire nepo de Otohime kaj Hoori. Tiel do, Riuĝin estas konsiderata kiel unu el la prapatroj de la Japania imperia dinastio.

En la Ŝintoo-tradicio[redakti | redakti fonton]

Ryūjin shinkō (竜神信仰 "Fido je la dia drako"?) estas formo de ŝintoisma religia kredo kiu adoras drakojn kiel akvan kami-on. Ĝi estas ligita kun agrikulturaj ritoj, pluvaj preĝoj kaj la sukceso de fiŝkaptistoj.