Rivero Guadalupe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Guadelupe en Ekstremaduro, Hispanio. Pri aliaj signifoj de la vorto vidu la apartigan paĝon Guadalupe.
Guadalupe
rivero
Bazaj informoj
Longeco 40,5 km
Akvokolekta areo 379 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 157 m
Enfluejo Gvadiano
- Alteco 391 m
Geografio
Alfluantoj Hispanio
Rivero en Hispanio
vdr

Guadalupe estas rivero en la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝi de dekstre enfluas la internacian riveron Gvadiano de Hispanio kaj Portugalio, kiu mem fluas al la Atlantiko. La rivero Guadelupe fontas en la montaro Sierra de Guadalupe, ankaŭ nomata Sierra de Villuercas, en alteco de 1157 metroj super la marnivelo. La fontejo proksimas al la loĝloko Guadalupe, donante sian nomon kaj al la urbo kaj al la kulturhistorie grava Monaĥejo de Guadalupe; kaj de tie al la multaj lokoj en la mondo kun tiu nomo Guadalupe ĉefe en Hispanameriko, sed ne nur. Post vojo de nur 40,5 kilometroj la rivero proksime de la loĝloko Valdecaballeros enfluas la riveron Gvadiano, subenirinte ĝis nivelo de 391 metroj super la marnivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rivero Guadalupe (Hispanio)
Rivero Guadalupe (Hispanio)
DMS
proksimuma lokiĝo de la rivero Guadelupe (punkteto) kompare al la vojo de la rivero Gvadiano
Koordinatoj: 39° N 5° U / 39 °N, 5 °U / 39; -5 (mapo)