Rockhampton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rockhampton
urbo
Administrado
Poŝtkodo 4700
Demografio
Loĝantaro 63 151  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 23′ S, 150° 31′ O (mapo)-23.378972222222150.51089444444Koordinatoj: 23° 23′ S, 150° 31′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Rockhampton (Aŭstralio)
Rockhampton (Aŭstralio)
DEC
Rockhampton
Rockhampton
Situo de Rockhampton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rockhampton, Queensland [+]
vdr

Rockhampton estas urbo en la regiono Rockhampton de Centra Kvinslando, Aŭstralio.[1] La loĝantaro de Rockhampton en Junio 2018 estis de 78 592,[2] kio faras ĝin la kvara plej loĝata urbo en la ŝtato ekster la urboj de Sudorienta Kvinslando, kaj la 22-a plej loĝata urbo en Aŭstralio.

Rockhampton estas unu el la plej malnovaj urboj kaj en Kvinslando kaj en Norda Aŭstralio. En 1853, Charles kaj William Archer venis tra kio estas nune konata kiel rivero Fitzroy, kiun ili nomisn honore de Sir Charles FitzRoy. La fratoj Archer setliĝis ĉe Gracemere en 1855, kaj pliaj setlantoj alvenis tuj poste, altiritaj de la fekundaj valoj. La urbo Rockhampton estis proklamita en 1858, kaj regata de William Henry Standish ("Supervisor of Main Roads Department" kaj poste "Foreman of Works"), Arthur F Wood kaj Francis Clarke, kaj oni elektis stratodesegnon tre simila al la Hoddle Grid de Melburno kiu konsistis el reto de larĝaj bulvardoj kaj avenuoj, kio estis tre malkutima tiam en Kvinslando.

Hotelo Criterion, Rockhampton.
Tribunalo de Rockhampton.

Post unu jaro, oni trovis oron en Canoona, kaj tio kondukis al la unua orimpetego en Norda Aŭstralio. Tio rezultis en alveno de migrantoj kiuj rapide transformis Rockhampton en la dua plej granda havenurbo en la ŝtato; dum tiu periodo, Rockhampton estis kromnomita la "City of the Three S's" (Urbo de la tri so-oj), nome "Sin, Sweat, and Sorrow" (Peko, Svito kaj Bedaŭro). Postaj orimpetoj al la Mino de Monto Morgan, kiu estis tiam unu el la plej produktivaj orminoj en la mondo, metis la fundamenton de multo de la Viktoriana arkitekturo de la urbo.

Nuntempe, Rockhampton estas industria kaj agrikultura centro de la nordo, kaj estas la regiona centro de Centra Kvinslando. Rockhampton estas granda loko por turismo konata pro sia historio kaj kulturo subtenanta de institucioj kiel la Rockhampton Art Gallery, unu el la plej etendaj regionaj galerimuzeoj en Aŭstralio, la Universitato de Centra Kvinslando kun kampusoj en kvin ŝtatoj, la Rockhampton Heritage Village, kaj la Kultura Centro Dreamtime (Revepoko). Ĝi estas fama ankaŭ kiel hejmurbo de Rod Laver – unu el la plej bonkvalitaj tenisistoj de la historio.[3]

La urbo ricevas la servojn de la Flughaveno Rockhampton kaj funkcias kiel alirejo al lokaj turismaj lokoj kiel la Grotoj Capricorn kaj la Nacia Parko Monto Archer, same kiel por regionaj turismaj areoj kiel Yeppoon kaj la Marbordo Capricorn laŭlonge de la insulĉenoj en kiu estas la insulo Great Keppel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Rockhampton (entry 28641)". Queensland Place Names. Queensland Government. Alirita la 11an de novembro 2020.
  2. "3218.0 – Regional Population Growth, Australia, 2017-18: Population Estimates by Significant Urban Area, 2008 to 2018". Australian Bureau of Statistics. Australian Bureau of Statistics. 27a de Marto 2019. Arkivita el la originalo en 27a de Marto 2019. Alirita la 11an de novembro 2020. Estimated resident population, 30a de Junio 2018.
  3. "Rod Laver". Australian Open. Arkivita el la originalo la 14an de januaro 2018. Alirita la 11an de novembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • McDonald L. (1981) Rockhampton: A History of City and District. University of Queensland Press, St Lucia, Qld. ISBN 978-0-7022-1620-6
  • Bird JTS. (1904) The Early History of Rockhampton. The Morning Bulletin, Rockhampton, Qld.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]