Rokstedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rokstedio, en angla rocksteady, estas muzikĝenro kiu originiĝis en Jamajko ĉirkaŭ 1966.[1] Sukcedanto de skao kaj antaŭaĵo de regeo, rokstedio estis la hegemonia stilo de muziko en Jamajko dum preskaŭ du jaroj, faritaj de multaj artistoj kiuj helpis establi regeon. Por ekzemplo harmoni-grupoj kiel The Techniques, The Paragons, The Heptones kaj The Gaylads; soulaj kantistoj kiel Alton Ellis,[2] Delroy Wilson, Bob Andy, Ken Booth kaj Phyllis Dillon; muzikistoj kiel Jackie Mittoo, Lynn Taitt kaj Tommy McCook.[3] La termino rocksteady venas el populara (malrapida) dancostilo menciita en la kanto de Alton Ellis nome 'Rocksteady' kio kongruas kun la nova sonstilo (rapida rokmuziko). Kelkaj rokstediaj kantoj estis sukcesoj eĉ ekster Jamaiko, same kiel skao, helpante sekurigi la internacian bazon kiun regeo havas nuntempe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Rocksteady: The Roots of Reggae". BBC. Alirira la 4an de aprilo 2020.
  2. ZonaReGGae reviews “Many Moods of…Alton Ellis” Alirita la 4an de aprilo 2020.
  3. Keyo, Brian. “From The Aces To The Zodiacs, A Primer in Jamaican Rock Steady”. Tallawah.com. Web. [1] Alirita la 4an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]