Rotikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rotikeco (angle rhoticity) estas en la angla lingvo fenomeno de konservado de la sono r antaŭ aliaj konsonantoj. En dialektoj kun rotikeco la sono /ɹ/ (angla R) estas prononcata en preskaŭ ĉiuj pozicioj de vorto, ekzemple en vortoj kiel hard kaj butter. En dialektoj sen rotikeco ĝi estas prononcata nur se ĝi troviĝas antaŭ vokalo, ekzemple carry, throne.

La manko de rotikeco aperas en Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, Nov-Zelando, en kelkaj regionoj de Usono, kaj ankaŭ en multaj aliaj lokoj.

Evoluo de la prononcoj de nerotika tipo[redakti | redakti fonton]

Sur ĉi tiu mapo, ruĝaj kampoj montras lokojn, kie la prononco en la vilaĝaj ĉirkaŭaĵoj estis rotika en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. La mapo baziĝas sur H. Orton et al., Survey of English Dialects (1962–71). Kelkaj kampoj kun parta rotikeco ne estas markitaj sur ĉi tiu mapo
Ruĝaj kampoj montras lokojn, kie la anglaj dialektoj el la malfruaj jaroj de la 20-a jarcento estis rotikaj. Baziĝas sur P. Trudgill, The Dialects of England.

Plej fruaj spuroj de la perdo de /r/ en la angla lingvo povas esti trovataj tuj antaŭ /s/ en skriboj el la mezo de la 15-a jarcento. Oxford English Dictionary donas bace, por pli frua barse (hodiaŭa skribo estas bass) kaj passel, por malnova parcel. La perdo de la sono /r/ en la prononco plej verŝajne rapide disvastiĝis en suda Anglio en la 18-a jarcento. John Walker uzis la skribon ar, por fonetike montri longan 'a' en la vorto aunt en lia vortaro el la jaro 1775. Li montris krome, ke la vorto card estas prononcata caad

Ne-rotikaj personoj prononcas /r/ en vortoj kiel red kaj majoritato el ili prononcas ĉi tiun sonon krome en vortoj kiel torrid kaj merry, sed ne en vortoj, kiel car, water, more, kiam ili estas prononcataj sen sekva vorto. Tamen en la majoritato de nerotikaj dialektoj se la vorto finiĝas per r, kaj sekva vorto komenciĝas per vokalo, la sono R estas prononcata. Multaj nerotikaj parolantoj krome aldonas la sonon r inter vokaloj. Do, tiam la vorto drawing ekprononciĝas drawring. Oni penas kontraŭ tio, sed eĉ personoj, kiuj uzas la tiel nomatan prononcon Received Pronunciation ankaŭ enŝovas en tiuj lokoj la sonon r. En tiaj kazoj The idea of it ekprononciĝas The idea-r-of-it, kaj Australia and New Zealand ekprononciĝas Australia-r-and New Zealand.

Por ne-rotikaj parolantoj, kio historie estis vokalo plus /r/, estas nun kutime prononcata kiel longa vokalo. Do, en la prononco Received Pronunciation (RP) kaj en multaj aliaj nerotikaj dialektoj card, fern, born estas prononcataj [kɑːd], [fɜːn], [bɔːn] aŭ simile; la prononco povas esti malsama depende de la akĉento. La longeco de tiuj vokaloj povas ankaŭ esti konservata en frazoj, do car owner estas prononcata [kɑːɹəʊnə]. Tamen lasta ŝvao kelkfoje estas mallonga, do water sola estas prononcata [wɔːtə]. En RP kaj en similaj prononcoj la vokaloj /iː/ kaj /uː/ (aŭ /ʊ/), kiam estas tuj antaŭ R, fariĝas diftongoj, kaj tial near estas prononcata kiel [nɪə] kaj poor kiel [pʊə].

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj kampoj estas tiuj, kie Labov, Ash, kaj Boberg (2006:48) trovis iom ne-rotikajn prononcojn inter blankuloj en pli grandaj urboj de Usono. La prononcoj de la AAVE de la nerotika tipo povas troviĝi inter afrik-amerikanoj en la tuta lando.

Ekzemploj de rotikaj dialektoj estas: Skota angla, Kanada angla lingvo kaj majoritato de prononcoj en Usono. Nerotikaj akĉentoj inkludas la majoritaton de akĉentoj en Anglio, Nov-Zelando, Aŭstralio, RPA.

Fina prononco de /r/ sur kamparaj teritorioj en Anglio en la 50-aj jaroj
verda – [ə] (ne-rotika)
flava – [əʴ] (alveolara)
oranĝa – [əʵ] (retrofleksa)
roza – [əʵː] (alveolara & longa)
blua – [əʶ]
violkolora – [ɔʶ] (malantaŭa & rondigita)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Rotyzacja » el la pollingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5416912 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)