Rra (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rra, ռա armene ([ɾɑ]), estas la 28-a litero de la armena alfabeto. Ĝi sonas kiel la hispana r en perro, carro, arroz... tamen, la plimulto de la armenoj prononcas ĝin kiel la alia r kiu koincidas kun la esperanta r. Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transkribita per « ṙ » sed oni kutime transkribas ĝin same kiel la alia, per simpla r.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Ռ : U+054C
  • Minuskla ռ : U+057C