Rudolf Mosse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Mosse
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1843 (1843-05-08)
en Grätz, Reĝlando Prusio
Morto 8-an de septembro 1920 (1920-09-08) (77-jaraĝa)
en kastelo Schenkendorf
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Markus Mosse
Frat(in)oj Albert Mosse • Albert Moss • Leonore Cohn
Edz(in)o Emilie Mosse
Infano Felicia Lachmann-Mosse
Parencoj Emil Cohn
Martha Mosse
George Mosse
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto • artkolektanto
vdr

Rudolf MOSSE, naskiĝis la 9-an de majo 1843 en Grätz, Reĝlando Prusio (ekde 1945 nomata Grodzisk Wielkopolski), mortis la 8-an de septembro 1920 en Mittenwalde (Mark), urboparto Schenkendorf), estis la posedanto de granda eldon- kaj reklamentrepreno en Berlino.

Mosse lernis librovendadon kaj post laboro en diversaj eldonejoj li fondis en Berlino la firmaon Annoncen-Expedition Rudolf Mosse. Kiel unu el la unuaj li aĉetis la anoncan parton de diversaj ĵurnaloj kaj iĝis peranto de varbospaco, kiun li vendis al aliaj klientoj.

Li plivastigis sian entreprenon per la fondo de eldonejo kaj la eldono de la ĉiutaga gazeto Berliner Tageblatt (1872) kaj aliĝis en la sama jaro al la Gesellschaft der Freunde. La servo por la kliento ampleksis la grafikan aranĝon de anoncoj.

Ekde 1982 aperis ĉe Mosse la Bäder-Almanach. Mitteilungen der Bäder, Luftkurorte und Heilanstalten, grava konsultlibro por kuracistoj kaj malsanuloj, kies lasta (17-a) eldono aperis en 1933.

Pliaj titoloj estis Ulk (1872), Sonntagsblatt (1873), Deutsche Lesehalle (1881), Handelszeitung (1886), Zeitgeist (1888), Berliner Morgen-Zeitung (1889), Technische Rundschau (1895), Haus, Hof, Garten (1899) und Weltspiegel (1902). Kaj diveraj fakaj revuoj.

La liberala tendenco de la judo Mosse ne plaĉis al liaj konkurantoj sur la gazetara merkato, nome August Scherl kaj la Alfred Hugenberg, reprezentanto de la nordrejnlanda pezindustro. Sub la gvido de Alfred Hugenberg, eksa direktoro de Krupp, ekestis 1916 la Allgemeine Anzeigen GmbH (Ala), la plej granda agentejo pri anoncoj. Kiam Mosse intencis transpreni la eldonejon de Scherl, Hugenberg malhelpis kun la helpo de la registaro.

Li estis posedanto de Schloss Schenkendorf. Pro akcidento li mortis en septembro 1920 en Mittenwalde (Mark), urboparto Schenkendorf, 15 km sude de Berlino. Lia tombo troviĝas en la juda tombejo Berlin-Weißensee. Ekde la 9-a de majo 1989 tabulo ĉe la fondaĵo Mosse-Stift rememorigas pri lia vivo kaj verko.

Eldonado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Koverto (1928) kun informoj pri la eldoneja E-fako

Laŭ la instigo de Friedrich Ellersiek la eldonejo starigis E-fakon en 1926. Kun la celoj eldoni serion de libroj sub titolo Internacia Mondliteraturo. La E-fako laboris per granda reklamo kaj bonaj eldonaĵoj, kies ĉiu n-ro kostis en serio 0.40 Rm. tamen post la eldono de 25 n-roj la firmo ĉesigis la fakon kaj ĝian librostokon transprenis F. Ellersiek.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.