Ruino-literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne jesu! - alvoko de Borchert al la tuta mondo neniam plu blinde obei al iu.

Ruino-literaturo (germane: Trümmer­literaturKahlschlagliteratur) estis faktermino por la literatura produktado de generacio da junaj aŭtoroj ene de la germana literaturo, kiuj klopodis fari fundamente novan komencon inter 1945-49, koncerne formon, lingvon, temojn.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La temaro koncernis la postmilitan realecon kaj ĝiajn motivojn (morto, ruinoj, kaptiteco, reveno, kulpo, pardono ktp). Same kiel la frapvorto Stunde Null (Nula horo, komencmomento) signifas ankaŭ la vorto Kahlschlag (senarbigejo) la nekondiĉan volon de la artistoj fari rekomenciĝon radikan. Forme esprimis sin tio per treega malplimultigo da lingvaj rimedoj dum verkado, kvazaŭ reago al la propagandaĉa misuzo de lingvo fare de la nazioj.

Por ĉi tiu movado iĝis programa la poemo Inventur de Günter Eich: Dies ist meine Mütze, / dies ist mein Mantel, / hier mein Rasierzeug / im Beutel aus Leinen. [1] Aliaj ekzemplodonaj verkoj de tiu ĉi ĝenro estis en Okcidenta Germanio la poemoj kaj rakontoj de la elmilita reveninto Wolfgang Borchert (antaŭ ĉio la dramo: Draußen vor der Tür de 1947) kiel la etprozaĵoj, poemoj kaj radidramoj de Heinrich Böll, Hans Erich Nossack, Ernst Schnabel, Wolfdietrich Schnurre kaj Wolfgang Weyrauch i.a. La laste menciita skribis ankaŭ la t.n. Kahlschlag-manifeston en 1949.

En Orienta Germanio temas pri aŭtoroj kiel Heinz Rein (In einer Winternacht, 1952).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rüdiger Bernhardt: Gibt denn keiner, keiner Antwort??? Zum Verständnis der Texte Wolfgang Borcherts. En: Deutschunterricht. 48 (1995) 5, p. 236-245.
  • Heinrich Böll: Bekenntnis zur Trümmerliteratur. En: Bernd Balzer (Hrsg.): Heinrich Böll. Werke. Essayistische Schriften und Reden 1: 1952-1963. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1979, ISBN 3-462-01258-4, p. 31-34.
  • Hans Kügler: Achter Mai 1945 – Annäherung an ein Datum. En: Praxis Deutsch. 22 (1995) Heft 131, p. 13–21.
  • Gabriele Schultheiß: Die Muse als Trümmerfrau: Untersuchung der Trümmerliteratur am Beispiel Walter Kolbenhoff. Hochschulschr.: Frankfurt am Main, Univ. 1984, Diss. 1982.
  • Volker Wedeking: Literarische Programme der frühen Nachkriegszeit. En: Sprache und Literatur in Wissenschaft und Unterricht. 21 (1990) 2, p. 2–15.
  • Gustav Zürcher: Trümmerlyrik. Politische Lyrik 1945-1950. Scriptor, Kronberg 1977 (=Monografien Literaturwissenschaft Bd. 35).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukite: Jen mia ĉapo, jen mia mantelo, jen mia razilo en la saketo el tolo."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Superrigardo pri postmilita literaturo en Germanio.