Rupertiwinkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rupertiwinkel
Geografia regiono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj47° 56′ 12″ N, 12° 55′ 57″ O (mapo)47.936712.9325Koordinatoj: 47° 56′ 12″ N, 12° 55′ 57″ O (mapo)


Rupertiwinkel (Bavario)
Rupertiwinkel (Bavario)
DEC
Rupertiwinkel
Rupertiwinkel
Lokigo de Bavario en Germanio

Map
Rupertiwinkel
Vikimedia Komunejo:  Rupertiwinkel [+]
vdr

Rupertiwinkel estas pejzaĝo en la distriktaro Supra Bavario en la pleja sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio kaj ankaŭ situas en la pleja sudoriento de la tuta ŝtato Germanio. La pejzaĝo inkluzivas la konektitajn lagojn Waginger See kaj Tachinger See, kaj altas ĝis 827 metrojn super la marnivelo. Oriente ĝin limigas la rivero Salzach, kiu ankaŭ estas la limo al Aŭstrio.

la aŭgustena monaĥejo Höglwörth en la komunumo Anger

La regiono ĝis la komenciĝo de la 19-a jarcento apartenis al la princĉefepiskoplando Salcburgo. La nomo memorigas pri la kristana sanktulo Ruperto de Salcburgo (ĉ. 650 ĝis 718), kiu estis la unua episkopo de la urbo Salcburgo kaj ricevis la titolon "apostolo de la bavaroj".

La teritorio plejparte korespondas kun tiu de la eksa administra distrikto Laufen, malfondita en 1972. Nun ĝi apartenas al tri distriktoj: ĝi kovras la nordan parton de la distrikto Berchtesgadener Land en la dekstra mapo signata per la kodo LK-BGL), la orientan parton de la distrikto Traunstein (kodo LK-BGL) kaj malgrandan parton en la pleja sudo de la distrikto Altötting (kodo LK-AÖ).

Treege engaĝiĝis pri la regionhistoriaĵoj de Rupertiwinkel Hans Roth el Laufen (Salzach).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]