Ruslana Korŝunova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruslana Korŝunova
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1987 (1987-07-02)
en Almato
Morto 28-an de junio 2008 (2008-06-28) (20-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo St. Michael's Cathedral
Lingvoj rusakazaĥaanglagermana
Ŝtataneco KazaĥioSovetunio
Okupo
Okupo modmanekeno • modelo
vdr

Ruslana Korŝunova (naskiĝis la 2-an de junio 1987 en Almato, mortis la 28-an de junio 2008 en Nov-Jorko) – modelino devenanta de Kazaĥujo.

Ŝin malkovris en 2003 monda agentejo de modelinoj Models 1. Ŝi prezentis vestfasonojn de Vera Wang, Marc Jacobs kaj Nina Ricci sur la plej prestiĝaj model-promenejoj de la mondo. La revuo "Vogue" konsideris ŝin unu el la plej belaj eŭropaj modelinoj.

La 28-an de junio 2008 ŝi mortis post falo de naŭa etaĝo de sia apartamento en Manhatano.