Ruth Saint Denis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth Saint Denis
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1879 (1879-01-20)
en Newark
Morto 21-an de julio 1968 (1968-07-21) (89-jaraĝa)
en Hyatt Place Dubai Al Rigga
Lingvoj angla
Loĝloko Newark
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Ted Shawn
Okupo
Okupo koreografo • artistodancisto
vdr

Ruth Saint Denis (arta nomo de Ruth Dennis, 20a de januaro 1879 – 21a de julio 1968) estis usona dancistino, pedagogo kaj pioniro de la moderna danco. Ŝi enkondukis orientajn ideojn en arto. Ŝi estis kun-fondintino de la American Denishawn School of Dancing and Related Arts kaj instruisto de kelkaj elstaraj dancistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fotita de Otto Sarony, 1910. Ŝi ekesploris pri azia danco post rigardo al bildo de la egipta diino Iziso en tabak-reklamo. Ŝi kaj ŝia edzo Ted Shawn estis konata pro siaj "orientismaj" produktadoj.[1]

Ruth Saint Denis kreis la programon de danco de la Universitato Adelphi en 1938, unu el unuaj departementoj de danco en usona universitato. Ekde tiam, la programo estis unu el la fundamentoj de la fako de scena arto de la universitato.

Ŝiaj unuaj verkoj estas indikiloj de ŝia intereso por la ekzota mistikismo kaj spiritualismo. Multaj kompanioj inkludas en siaj repertoroj kolektojn de soloaĵoj faritaj de ŝi, kiel la programo «Soloa arto», montro de famaj soloaĵoj de la pioniroj de la danco.

Unu el liaj plej famaj disĉiploj estis Martha Graham, kiu lernis en la dancolernejo Denishawn kiun Ruth havis kun sia edzo Ted Shawn. Aliaj famuloj kiuj tie studis estis Doris Humphrey kaj Charles Weidman.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • St. Denis, Ruth. An Unfinished Life: an Autobiography. Dance Horizons Republication, Brooklyn, New York, 1969.
  • Schlundt, Christena L. Into the mystic with Miss Ruth. Dance Perspectives Foundation, 1971
  • Terry, Walter. Miss Ruth: the "more living life" of Ruth St. Denis. Dodd, Mead, New York, 1969
  • Vito Di Bernardi, Ruth St. Denis. Palermo, L'Epos, 2006. ISBN 88-8302-314-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]