Ruĝa Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Domo
dommuzeo [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
SituoBexleyheath
- koordinatoj51° 27′ 20″ N, 0° 7′ 49″ O (mapo)51.4555555555560.13027777777779Koordinatoj: 51° 27′ 20″ N, 0° 7′ 49″ O (mapo)

ArkitektoWilliam Morris

Estiĝo1859

Ruĝa Domo (Granda Londono)
Ruĝa Domo (Granda Londono)
DEC
Ruĝa Domo
Ruĝa Domo

Map
Ruĝa Domo

Vikimedia Komunejo:  Red House, Bexleyheath [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Red House en Bexleyheath, Kent.

La Ruĝa Domo (Red House) estas posedaĵo kiu estis konstruita de Philip Webb en 1859 en Anglio, laŭ mendo de William Morris. Ĝia nomo derivas el la materialo el kiu estis konstruitaj ĝiaj muroj, nome ruĝa briko.

Du jarojn poste Morris organizis asocion de prarafaelistaj artistoj – inkludante Webb, Rossetti, Edward Burne-Jones kaj Ford Madox Brown – por formi atelieron kiu dezajnu kaj realigu laŭ mendo ajnan artaĵon, el murpentraĵoj ĝis vitraloj kaj mebloj, el brodaĵoj ĝis verkoj en metalo kaj ĉizita ligno. La celo estis krei totalan artaĵon, en kiu ties kreinto havu totalan konekton kun sia verko, kaj tiu estu unika, kontraŭ la industria produktmaniero.

Ĝi estis la unua arkitektura verko de la grupo Art & Crafts. Interne ĝi estis ornamita pere de murpentraĵoj kaj vitraloj. Morris deziris kaj domon kaj "Palacon de Artoj" en kiu li kaj liaj amikoj povu distri sin produktante artaĵojn. La domo respegulas la admiradon al la aŭtenteco kaj homeco de la mezepokaj konstrumetodoj.

Ĝi estas konstruita el varmiga ruĝa briko sen kovro, kun tegmento el tegoloj, kio faciligas la adapton al la ĉirkaŭa medio. La aŭtoroj evitis sekvi stilon kaj atentis nur al la praktika utileco de la domo. La ekstera aspekto de la konstruaĵo rekte estas okazigita de la kreado de la necesaj apartaĵoj por plenumi la internajn funkciojn. En la interno hegemonias ligno, kaheloj kaj vitro, nome naturaj materialoj kiuj havigas gasteman etoson. La dezajnoj similas al mezepoka kaj vegetala medio. Estas teĉambro kun donacbutiko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Red House. Arkivita el la originalo je 2023-03-10. Alirita 2023-03-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]