Rüdesheimer Aue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La insulo en la Rejno, malantaŭ la urbo Rüdesheim, vidata de la monumento Niederwalddenkmal starigita inter vitejoj

La insulo Rüdesheimer Aue estas unu el la relative malmultaj insuloj de la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi situas en la rivero Rejno. Administre la teritorio apartenas al la urbo Rüdesheim kaj la distrikto Rheingau-Taunus. La insulo estas parto de insula ĉeno en la rivero inter la urboj Mainz kaj Bingen, aŭ per geografia difino inter la enfluo de la rivero Majno en la Rejnon kaj 28 riverajn kilometrojn poste la enfluo de la rivero Nahe en la Rejnon - tiuj riveroparto germanlingve nomatas Inselrhein, do "insula Rejno".

La alteco de la insulo varias inter 78 kaj 84 metroj, laŭ la kvanto de rivera akvo - mezume temas pri 81 metroj. La insula areo ne loĝatas, tial aparte multaj specoj de hejmaj kaj migrobirdoj konstante aŭ dumtempe vivas tie kaj multaj el tiuj birdoj uzas la areon por kovado. Sekve la insulo deklariĝis naturprotektejo.