Rüti ĉe Büren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüti ĉe Büren
Blazono de Rüti ĉe Büren
Blazono de Rüti ĉe Büren
Blazono de Rüti ĉe Büren
Preĝejo de Rüti ĉe Büren
Preĝejo de Rüti ĉe Büren
Preĝejo de Rüti ĉe Büren
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 9′ 10″ N 7° 24′ 20″ O / 47.15278 °N, 7.40556 °O / 47.15278; 7.40556 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 10″ N 7° 24′ 20″ O / 47.15278 °N, 7.40556 °O / 47.15278; 7.40556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 833
Areo 6,51 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 3295
Komunumkodo 0393
Mapo de Rüti ĉe Büren
Mapo de Rüti ĉe Büren
Mapo de Rüti ĉe Büren
vdr

Rüti ĉe Büren (en la germana lingvo Rüti bei Büren) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 833 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rüti ĉe Büren situas en nordoriento de la Berna Lagolando ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, 20 kilometrojn oriente de la urbo Bielo kaj 10 sudokcidente de la urbo Soloturno. La nordokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Aro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rüti ĉe Büren la seteloj Archmatte, Weid, Buuchi kaj Bürholzstücki. Tra la komunumo fluas la rojo Rütibach, kiu fontas sur Bucheggberg kaj en nordo de la komunumo alfluas al Aro. En la arbaro de Rüti en sudoriento de la komunumo troviĝas restaĵoj de granda mezepoka frotikaĵo kun ringmuro, la tiel nomita Tüfelsburg (Diabla Burgo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,51 km², de kiuj 37,8% estas kovritaj de arbaro, 49,0% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rüti ĉe Büren limas en nordo al Grenchen (SO), en nordoriento al Arch, en oriento al Buchegg (SO), en sudoriento al Gossliwil, en sudo al Oberwil ĉe Büren, kaj en okcidento al Büren ĉe Aro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Soloturno al Büren ĉe Aro, krome la vojo n-ro 1309 kondukuas al Oberwil ĉe Büren. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 6 kilometrojn okcidente apud Büren. La trajnlinio de Soloturno al Büren ĉe Aro, kiu pasas tra Rüti ĉe Büren ek de la 1990-aj jaroj ne plu estas uzata por persona transporto. La konekto al la publika transportreto funkcias per buslinioj al Soloturno, Grenchen kaj Büren ĉe Aro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüti ĉe Büren datiĝas el la jaro 1185 kiel in litore Ruthi. Indikoj pri fruaj setlejoj estas trovitaj objektoj el la neolitiko, la tombomonteto el la Hallstatt-epoko en la arbaro de Rüti, la restaĵoj de romia bieno kaj romiaj murrestaĵo sub la preĝejo. Dum mezepoko Rüti ĉe Büren apartenis al la Senjorujo Strassberg, kiu kiu ĝi en la jaro 1388 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1393 estis atribuita al la Voktejo Büren.[3]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]