Saanen (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Saanen
Blazono de la distrikto Saanen
Saanen en vintro
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Saanen
Kantono Berno
Ĉefloko Saanen
Koordinatoj  46° 29′ N 7° 16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ N 7° 16′ O / 46.483 °N, 7.267 °O / 46.483; 7.267 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8732(2008-12-31)
Areo 240,9 km²
Loĝantardenseco 36,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0220
vdr


La distrikto Saanen (en la germana Amtsbezirk Saanen'; en la franca District de Gessenay) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 8732 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Saanen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Saanen situas en la Bernaj Alpoj en Berna Oberlando. Ĝia teritorio kongruas kun la fontoregiono de la rivero Sarino, kies germana nomo Saane donis al la distrikto kaj ĝia ĉefloko la nomon. La distrikto troviĝas en la sudokcidenta ekstremo de Kantono Berno kaj ĝia okcidenta kaj suda limoj estas samtempe la lingvolimo inter la germana kaj la franca lingvoj.

Najbaraj distiktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Saanen limas en nordo al la distrikto Sense (Kantono Friburgo), en nordoriento al la distrikto Suba Simme-Valo, en oriento al la distrikto Supra Simme-Valo, en sudoriento al la distrikto Hérens (Kantono Valezo), en sudo al la distrikto Siono (Kantono Valezo), en sudokcidento al la distrikto Aigle (Kantono Vaŭdo), kaj en okcidento al la distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut (Kantono Vaŭdo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa distrikto Saanen en mezepoko estis kampara unuiĝo, kiu en la jaro 1555 fariĝis berna kamparvoktejo. En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio ĝi fariĝis ĝis 1803 distrikto de la Helveta Respubliko. De 1803 ĝis 1831 ĝi esits berna ĉefdistrikto kaj per la nova konstitucio ĝi farigixs distrikto de Kantono Berno. Per la revizio de la administra ordo de la jaro 1997 ĝi estis kunigita kun la distrikto Supra-Simme-Valo kaj kun efiko ek de la 1-a de januaro 2010 formas la novan administran distrikton Supra Simme-Valo-Saanen de la administra regiono Berna Oberlando kune kun la distrikto Supra Simme-Valo.

Komunumoj de la distrikto Saanen[redakti | redakti fonton]

La distrikto Saanen konsistas (stato en 2009) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saanen estas la plej granda. Urboj en la distrikto ne ekzistas. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Gsteig ĉe Gstaad Gsteig ĉe Gstaad 959 62,4 0841
Lauenen Lauenen 812 58,7 0371
Saanen Saanen 6961 119,8 0371
Totale 3 8732 240,9 0220

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]