Saignelégier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saignelégier (stacidomo).
Saignelégier
Blazono de Saignelégier
Komunuma domo de Saignelégier en la iama voktejkastelo
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 15′ 25″ N 6° 59′ 50″ O / 47.25694 °N, 6.99722 °O / 47.25694; 6.99722 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 25″ N 6° 59′ 50″ O / 47.25694 °N, 6.99722 °O / 47.25694; 6.99722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2524
Areo 31,72 km²
Alteco 978 m super marnivelo
Poŝtkodo 2350
Komunumkodo 6757
Mapo de Saignelégier
vdr

Saignelégier (malnova germanlingva nomo Sankt Leodegar) estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2524 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saignelégier situas 22 kilometrojn nordoriente de La Chaux-de-Fonds sur altebenaĵo de la Ĵurasa Montaro en la centro de la regiono Franches-Montagnes (en Esperanto Liberaj Montoj). La nordan limon de la komunumo formas la rivero Doubs, kiu formas profundan valon. En sudo de la komunumo situas la montara lageto Etang de la Gruère, ĉirkaŭ kiu etendiĝas bela marĉopejsaĝo, kiu estas sub nacia protekto.

Al la komunumo apartenas ankaŭ la ĝis fino de 2008 memstaraj komunumoj Goumois kaj Les Pommerats.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saignelégier limas en nordo al Indevillers (Francio), en nordnordoriento al Soubey, en nordoriento al Les Enfers, en oriento al Le Bémont, en sudoriento al Tramelan (BE), en sudo al La Chaux-des-Breuleux, en sudoriento al Muriaux, en orientosudoriento al Le Noirmont, en okcidento al Charmauvillers (Francio), en okcidentonordokcidento al Goumois (Francio), kaj en nordokcidento al Fessevillers (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saignelégier situas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de La Chaux-de-Fonds al Glovelier.

En Saignelégier kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj numero 18 de La Chaux-de-Fonds al Glovelier kaj 248 de Tavannes al Goumois apud la limo kun Francio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la sudo de la komunumo situas en naturrezervejo la lageto Etang de la Gruère, kiu ek de 1964 estas submetita al naturprotekto.

En la iama voktejkastelo en la centro de la komunumo hodiaŭ troviĝas la sidejo de la komunuma adminstrejo.

Vidindas ankaŭ la katolika preĝejo Nôtre-Dame de l'Assomption, kiu disponas pri ĉefaltaro de la unua duono de la 18-a jarcento, kiu origine troviĝis en la Monaĥejo Bellelay.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saignelégier datiĝas el la jaro 1294 kiel Saignelegier[1].

Saignelégier kun la tuta regiono de la Liberaj Montoj ĝis la 17-a jarcento apartenis al la prinsepiskopejo Bazelo. En 1792 ĝi unue formis parton de la Raŭraka Respubliko kaj poste de 1793 ĝis 1815 de Francio, unue de la departemento Mont Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas la ĉefloko de la distrikto Franches-Montagnes de la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam memstaraj komunumoj Goumois kaj Les Pommerats estis kunigitaj kun Saignelégier.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]