Saint-Maurice VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Saint-Maurice VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Maurice.

Saint-Maurice
Blazono de Saint-Maurice
Blazono de Saint-Maurice
Blazono de Saint-Maurice
Malnova urbocentro de Saint-Maurice
Malnova urbocentro de Saint-Maurice
Saint-Maurice
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 13′ 1″ N 7° 0′ 16″ O / 46.21694 °N, 7.00444 °O / 46.21694; 7.00444 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 1″ N 7° 0′ 16″ O / 46.21694 °N, 7.00444 °O / 46.21694; 7.00444 (mapo)
Areo 14,94 km²
Alteco 414 m super marnivelo
Poŝtkodo 1890
Komunumkodo 6217
Mapo de Saint-Maurice
Mapo de Saint-Maurice
Situa mapo de Saint-Maurice
vdr

Saint-Maurice (en Esperanto ankaŭ Sankt-Maŭrico) estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4402 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Maurice situas en la suba Valezo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la urbo Saint-Maurice kaj la vilaĝoj Epinassey, Les Cases kaj Mex.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,94 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 11,2% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Maurice pasas la kantona ĉefvojo n-r 9, la kantona ĉefvojo n-ro 146 kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo estas regiona fervojnodo, de kiu ankaŭ kondukas okcidentrodana fervojlinio al Saint-Gingolph, kies longigo al Evian en Savojo estas planita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo, Maŭrico, kiu estis komandanto de la romia Legio teba en la 3-a jarcento, martiriĝis en la loko Agaunum, kiu estas la hodiaŭa urbo Saint-Maurice (en Esperanto Sankta Maŭrico). En la jaroj 360-370 Teodulo, la 1-a episkopo de Valezo, konstruigis tie bazilikon honore al Sankta Maŭrico. En la jaro 515 la burgonja reĝo Sigismundo fondis la Abatejon Sankta Maŭrcio, kiu fariĝis grava spirita kaj politika centro de Valezo. La abato de fariĝis la reganto de la urbo kaj ĝia urba regno, kiu fariĝis en la jaro 1034 havaĵo de Savojo. En la jaro 1475 ĝi fariĝis kolonio de la valezaj dekonoj. Por protekti la limon kontraŭ Berno en la jaro 1476 estis konstruita la burgo, kiu iom post iom estis grandigita al impona kastelo se per inscendio estis parte detruita en la jaro 1693. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Saint-Maurice fariĝis distriktĉefloko.

Ĝis 1822 ankaŭ la hodiaŭaj komunumoj Evionnaz kaj Vérossaz apartenis al Saint-Maurice. Ek de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Mex estas parto de la komunumo Saint-Maurice.[3]

Parteneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]