Saki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saki
Persona informo
Naskonomo Hector Hugh Munro
Naskiĝo 18-an de decembro 1870 (1870-12-18)
en Sitŭe
Morto 13-an de novembro 1916 (1916-11-13) (45-jaraĝa)
en Beaumont-Hamel
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Bedford School vd
Profesio
Alia nomo Saki vd
Okupo verkistohistoriisto • romanisto • dramaturgoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saki estas la plumnomo de la brita verkisto Hector Hugh Munro (18-a de decembro 1870 - 14-a de novembro 1916).

Saki naskiĝis en Birmo en 1870 kiel filo de brita oficisto en la birma polico. Lia patrino mortis en 1872, trafite de eskapinta bovino, kio eble havas ian rilaton kun la rolo de bestoj en liaj rakontoj. Kiam li aĝis du jarojn, li estis sendita al Britio por vivi kun du seninfanaj onklinoj, kiuj tre strikte edukis lin.

Post lerneja edukado en Exmouth kaj Bedford li unue sekvis sian patron en la birman policon, sed pro malbona sano devis ŝanĝi direkton al ĵurnalismo. Kiel ĵurnalisto li verkis politikajn satirojn kaj raportis por britaj ĵurnaloj el Balkanio, Rusio kaj Parizo.

Hodiaŭ Saki estas ĉefe konata pro siaj noveloj aŭ mallongaj rakontoj, kiujn karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.

En 1914 Saki volontule soldatiĝis kiel senrangulo, malgraŭ sia aĝo. Li mortis en tranĉeo en Francio en 1916, trafite de tiraljoro. Laŭdire liaj lastaj vortoj estis "Estingu tiun damnindan cigaredon!".

Lia adoptita nomo "Saki" devenas de la tasoportanto en "La robajoj de Omar Kajam", persa poemaro konata al anglalingvanoj pro la traduko farita de Edward Fitzgerald kaj unue eldonita en 1859.

Saki publikigis ĉirkaŭ 135 rakontojn krom tri romanoj, tri teatraĵoj kaj historia studo pri Rusio.

Saki en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La animo de Laploŝko (The Soul of Laploshka). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La figuro de la perdita animo (The Image of the Lost Soul). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La jarkanda maniero (The Yarkand Manner). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La kampara paco (The Peace of Mowsle Barton). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La kluba mensogulo (A Defensive Diamond). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La kristnaska amuzo (Reginald's Christmas Revel). Trad. Edmund Grimley Evans. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005.
  • La malfermita pordo (The Open Window). Trad. Edmund Grimley Evans. Fonto, 125, 1991, p. 9. La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005. La malfermita fenestro. Trad. Ergoto de Bonaero. Kalejdoskopa varieto, 1974, p. 138.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Saki (H. H. Munro): La lupino kaj aliaj rakontoj. Tradukis Edmund Grimley Evans. Kembriĝo: Edmund Grimley Evans, 2005. — ISBN 0-902756-24-9. [1][2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]