Sakurajima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakurajima
stratovulkano • former island • preskaŭinsulo • insulo
Situo: gubernio Kagoŝimo en la regiono Kjuŝuo,  Japanio
Tipo: stratovulkano
vdr

桜島, en Hepburn-transliterigo Sakurajima, esperante Sakuraĵima, laŭvorte "ĉerizflora insulo", estas vulkano en Japanio. Temas pri stratovulkano kaj iama insulo en la gubernio Kagoŝimo en la regiono Kjuŝuo de Japanio. La lasta granda erupcio okazis en 1914: la lafo fluinta en tiu erupcio kaŭzis ke la eksa insulo konektiĝis kun la duoninsulo Ōsumi. La vulkano daŭre aktivas, kaj en somero 2016 laŭ sciencistoj plifortiĝis la interna premo, kaj sekve la risko de nova erupcio.