Salcburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salcburgio
Federacia lando
FlagoBlazono
federacia lando de Aŭstrio [+]

LandoAŭstrio

Supermara alteco827 m ü. A. [+]
Koordinatoj48° N, 13° O (mapo)47.76694444444413.364166666667Koordinatoj: 48° N, 13° O (mapo)
ĈefurboSalcburgo
- koordinatoj48° N, 13° O (mapo)47.76694444444413.364166666667Koordinatoj: 48° N, 13° O (mapo) [+]
Areo7 156,03 km² (715 603 ha) [+]

Loĝantaro558 410 [+] (1-a de januaro 2020)
Denseco78,03 loĝ./km² [+] [+]

MinistroprezidentoWilfried Haslauer la pli juna
(ekde 19-a de junio 2013)

HorzonoUTC+01:00, Mezeŭropa tempo, UTC+02:00 [+]
ISO 3166-2AT-5

Salcburgio (Tero)
Salcburgio (Tero)
situo de la lando en Aŭstrio

Salcburgio (Lando Salcburgo)
Salcburgio (Lando Salcburgo)
DEC
Salcburgio
Salcburgio

Map
Salcburgio

Vikimedia Komunejo:  Salzburg (state) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La blazono de Salcburgio

La lando Salcburgo (aŭ Salcburgio) estas unu el la federaciaj landoj de Aŭstrio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Salcburgo (germane Salzburg). Administre ĝi dividiĝas al:

La sublando havas loĝantaron de 515.327 (majo 2001) kaj areon de 7.154 km². Ĝi limas al kvar aliaj sublandoj: Aŭstrio Supra, Stirio, Karintio kaj Tirolo. Krome ĝi limas al Germanio (Bavario) kaj Italio (Provinco Bolzano-Bozen). La limo al Tirolo dividiĝas en du partojn al Norda Tirolo kaj Orienta Tirolo, ĉar Sudtirolo de post la Unua mondmilito apartenas al Italio.

Ĝia kodo laŭ ISO 3166 estas AT-5. Pri la publika transporto en la federacia landoj kaj kelkaj najbaraj regionoj responsas Salzburger Verkehrsverbund.

Ĝia ĉefa rivero estas Salzach [ZALCaĥ], kiu trafluas ankaŭ la ĉefurbon. Plej alta monto estas Großvenediger [grosveNEdiga] kun 3674 m. Ministroprezidento estas Wilfried Haslauer la pli juna (ekde 2013).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la altaj montoj kaj pro historia evoluo la limo al Germanio estas tre malkonveksa; la sud-orienta angulo de Germanio disigas la okcidentan disde la norda parto de Salcburgio. Enlanda vojo inter tiuj du partoj (urboj Salcburgo kaj Lofer) longas 120 km, la rekta vojo tra Germanio malpli ol 50 km. Kiam Aŭstrio ankoraŭ ne apartenis al Eŭropa Unio, estis speciala interkonsento pri sendogana uzo de la rekta vojo. Oni nomis tiun regionon kaj la vojon tra ĝi la "malgranda germana angulo". La "granda germana angulo" estis la vojo de Kufstein (Tirolo) al Salcburgo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]