Saleĥardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saleĥardo
city of okrug significance • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 629000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 188  (2021) [+]
Loĝdenso 2 694 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 32′ N, 66° 38′ O (mapo)66.53333333333366.633333333333Koordinatoj: 66° 32′ N, 66° 38′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Saleĥardo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Saleĥardo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Saleĥardo
Saleĥardo
Situo de Saleĥardo
Saleĥardo (Rusio)
Saleĥardo (Rusio)
DEC
Saleĥardo
Saleĥardo
Situo de Saleĥardo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salekhard [+]
vdr

Saleĥardo (ruse Салехард) estas urbo en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), kun ĉirkaŭ 40 300 loĝantoj (2007). Ĝi situas sur dekstra bordo de rivero Objo, kiu enfluas en Arktan Oceanon. Saleĥardo situas ĉe la Norda polusa cirklo kaj estas la ununura urbo en la mondo kiu situas norde de tiu cirklo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en 1595 kiel kozaka fortikaĵo kaj ĝis 1933 havis la nomon Obdorsko (ruse Обдорск), kio signifis en la komia lingvo "loko ĉe Objo". Ĝis fino de la 18-a jarcento la fortikaĵo perdis sian gravecon. En Obdorsko okazis ĉiujare vintraj foiroj. La setlejo servis ankaŭ kiel ekzilejo.

En 1933 la loko ricevis la nomon Saleĉhardo, kio signifas en la neneca lingvo "Setlejo ĉe kabo". Ĝi ricevis la urban statuson en 1938.

En la 1940-aj jaroj sola komunikilo liganta la urbon al la ekstera mondo estis rivero. Vaporŝipo navigaciis ĝis Tobolsko du semajnojn[1].

Nuntempe la urbo prosperas kaj en ĝi loĝas konstante pli ol 51 mil homoj (2021).

La urbo havas modernan flughavenon, ĝi havas paroman ligon kun urbo Labitnango, kien veturas trajnoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 228. ISBN = 5-93020-058-0.