Salvo en Placo Kossuth Lajos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La salvo en Placo Kossuth Lajos okazis en la 25-an de oktobro 1956 en Budapeŝto. Ankaŭ pri tio mankas veraj datenoj, estas nur pluraj rememoroj. Tute mankas nombro de mortintoj kaj vunditoj, nur estas rememoroj.

Memorejo de angulo de Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie oni metis globojn - kvazaŭ kuglojn - en la muron por prezenti la salvon

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭtagmeze en la menciita tago komenciĝis amikeco inter la hungaraj revoluciuloj kaj sovetiaj soldatoj, kion helpis tio, ke ĉiuj hungaraj lernantoj lernis la rusan lingvon. La sovetianoj konvinkiĝis, ke la hungaroj ne estas faŝistoj. Granda amaso marŝis al la Parlamentejo (Budapeŝto) por prezenti la amikecon. Sovetia tanko gvidis la marŝon. Ĝuste tiam okazis komuna kunveno de hungaraj kaj sovetiaj politikistoj, kie Ernő Gerő estis eksigita, János Kádár estis nomumita gvidanto de la centra estraro. Tio okazis tre proksime de la menciita placo. La Parlamentejo estis forte defendita fare de diversaj armeaj taĉmentoj. Neatendite terura salvo okazis kontraŭ la senarma amaso. Bazo de la pliaj okazintaĵoj estas nur rememoroj.

Amaso antaŭ la Parlamentejo dum la Hungara revolucio de 1956
  • Kelkaj mencias, ke en la alia flanko de la placo estis videbla soldata taĉmento - ĉu sovetia, ĉu hungara - ne estis konstatebla, ĉar la uniformoj estis la samaj.
  • Multaj mencias, ke venis pafoj el supra parto de la Ministerio pri agrikulturo, kio estis logika, se oni volas defendi la kontraŭan Parlamentejon.
  • Estas opinio, ke tiuj sovetianoj ordonis la pafojn, kiuj venis el la menciita kunveno. El tiu direkto alvenia pafanta tanko.
  • Estas fakto, ke ankaŭ la Parlamentejo havis armean defendon kun sovetiaj tankoj.

Pri la mortintoj estas diversaj taksoj ĝis mil. Kaj la mortintoj, kaj la vunditoj estis miksitaj kun similaj homoj, kiuj mortis/vundiĝis en aliaj lokoj.

Post horoj famo de la okazintaĵo disetendiĝis, kolero de la popolo fokusiĝis al sovetianoj kaj ties hungaraj adeptoj. Dum la socialismo estis tabuo ankaŭ ĉi tiu salvo, poste la vero jam ne estas konstatebla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]