San Vicente de la Barquera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Vicente de la Barquera
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 038  (2023) [+]
Loĝdenso 97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 24′ U (mapo)43.38318-4.40027Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 41,5 km² (4 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Vicente de la Barquera (Kantabrio)
San Vicente de la Barquera (Kantabrio)
DEC
San Vicente de la Barquera
San Vicente de la Barquera
Situo de San Vicente de la Barquera
San Vicente de la Barquera (Hispanio)
San Vicente de la Barquera (Hispanio)
DEC
San Vicente de la Barquera
San Vicente de la Barquera
Situo de San Vicente de la Barquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Vicente de la Barquera [+]
vdr

San Vicente de la Barquera [sanbiSENte delabarKEra] (Sankta Vincento de la Boatistino) estas municipo ĉe la okcidenta marbordo de Kantabrio, (Hispanio). La lim-municipoj estas Valdáliga, Herrerías kaj Val de San Vicente. Ties ĉefurbo, San Vicente de la Barquera, estas tre ligita al la maro, ĉe festoj kaj tradicioj, kiel la festo La Folía aŭ la procesio de la Virgulino Carmen. La naturaj pejzaĝoj ĉirkaŭ la municipo kaj pluraj monumentoj allogas multajn turistojn, ĉefe dum la somero. Proksimume 80% el la municipa areo troviĝas ene de natur-parko Oyambre kaj tial ekzistas pluraj leĝoj protektantaj la pejzaĝan kaj naturan valoron de la loko.

San Vicente de la Barquera en Kantabrio.

La samnoma ĉefvilaĝo, San Vicente de la Barquera, estas unu el la plej popularaj marbordaj lokoj de la Kantabra Maro. En la malnova centro de la vilaĝo estas diversaj monumentoj deklaritaj protektinda kultura heredaĵo, ekzemple, la kirko Nuestra Señora de los Ángeles (unu el la plej gravaj religiaj gotikaj konstruaĵoj en Kantabrio), la ruinoj de la Domo de la familio Corro, la malsanulejo Hospital de la Concepción, la Turo de Preboste, restaĵoj de la ekse ĉirkaŭanta muro kaj ties pordegoj, kaj la Kastelo de la Reĝo (Castillo del Rey).

Ekstere de ĉi grupo de monumentoj estas la antikva konvento San Luis, la fortikaĵoj Santa Cruz de Suaz aŭ la kapelo de la Virgulino de la Barquera, kiu estas la plej tradicia.

Goegrafio[redakti | redakti fonton]

La municipo enhavas la jenajn loĝlokojn: Abaño, El Barcenal, La Acebosa, La Revilla, Los Llaos, Gandarilla, Hortigal, Santillán-Boria kaj San Vicente de la Barquera (ĉefurbo, kun 4158 loĝantoj [1]).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de la Reĝo.

Estas restaĵoj de Bronzepoko kaj de romianoj.

En la Mezepoko, la teritorio estis reloĝata fare de la reĝo Alfonso la 1-a de Asturio meze de la 8-a jarcento. Tiam oni konstruis la kastelon, kaj ĉirkaŭ ĝi kreskis la urbo pere de markomerco kaj fiŝkaptado.

San Vicente floris el 1210, kiam Alfonso la 8-a havigis al San Vicente de la Barquera titolon de villa per sama foruo kiel al Donostio.

Meze de la 15-a jarcento la urbo dekadencis pro serio de incendioj kaj epidemioj. Poste ĝi rekuperiĝis kaj en la 18-a jarcento estis unu el la ĉefaj urboj de la regiono.

Kiel komarka ĉefurbo kaj kiel turisma urbo, ĝi pliigis sian loĝantaron el malpli ol 2 000 en la komenco de la 20-a jarcento ĝis nunaj pli ol 4 000 loĝantoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2018, Instituto Nacional de Estadística
San Vicente de la Barquera je la sunleviĝo. Fone, la montoj en Picos de Europa