Sanga-bovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭatucia estas la plej populara Sanga bovoraso.
Ŭatuciaj bovoj.

Sanga-bovo estas la kolektiva nomo por indiĝenaj bovoj de sub-Sahara Afriko. Ili estas foje identigitaj kiel subspecioj kun la scienca nomo Bos taurus africanus.[1] Tiuj bovoj originiĝis en Orienta Afriko, probable ĉe la okcidentaj bordoj de la Lago Viktorio, kaj disvastiĝis tra la rivero Nilo, kaj ekzistas priskriboj en murpentraĵoj de Antikva Egipto. Sanga estas intermeza tipo, probable formita pere de hibridigo de indiĝenaj senĝibaj bovoj kun Zebuaj bovoj.[2] Tamen, arkeologia pruvaro indikas ke tiu bovotipo estis aldomigita sendepende en Afriko, kaj raslinioj de taŭraj kaj zebuaj bovoj estis enkondukitaj nur ene de la lastaj jarcentoj.[3] Kvankam la tempolimoj por ties historio estas celo de etenda polemiko, kelkaj fakuloj datigas la unuajn Sanga-bovojn el 1600 a.K., dum alternativa pruvaro montras ostojn trovitajn en Orienta Afriko datitaj je antaŭ 7000 jaroj.[4] Ili estas distingitaj ĉar havas malgrandajn cervikotoraksajn ĝibojn anstataŭ la altaj toraksaj ĝiboj karakteras de Zebuoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Relationships between production and product traits in subpopulations of Bonsmara and Nguni cattle, P.E. Strydom1, R.T. Naudé, M.F. Smith, A. Kotzé, M.M. Scholtz kaj J.B. van Wyk, South African Journal of Animal Science 2001, 31(3)
  2. Mukasa-Mugerwa, E. (1989). "A review of reproductive performance of female Bos Indicus (Zebu) cattle". Arkivigite je 2018-05-09 per la retarkivo Wayback Machine International Livestock Research Institute. Alirita la 19an de Majo 2018.
  3. Caroline Grigson: An African origin for African cattle? — some archaeological evidence. African Archaeological Review 1991, Volume 9, Issue 1, pp 119-144
  4. References Payne, 1964 kaj Schoeman, 1989 en Relationships between production and product traits in subpopulations of Bonsmara and Nguni cattle P.E. Strydom1, R.T. Naudé, M.F. Smith, A. Kotzé, M.M. Scholtz kaj J.B. van Wyk, South African Journal of Animal Science 2001, 31(3) Alirita la 19an de Majo 2018.