Sangruĝa cikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sangruĝa cikado (Tibicina haematodes) estas specio el cikadoj.

Ĝi grandas 4–5 cm, havas larĝan kapon, fortan torakon. Ĝia korpo maldikiĝas malantaŭen, la flugilo estas diafana. Ĝi flugas bone, havas fortan suĉ-buŝorganon. La freŝe eloviĝintaj cikadoj grimpas al la arba foliaro kaj la viraj - nur kiuj kantas - de tie tiras la inajn.

Ilia post-seksmaturiĝa periodo daŭras de junio ĝis aŭgusto, kiel periodo de la kopulado. Post la kopulado, la inoj metas la ovojn sub la plantajn ŝelojn. La larvoj eloviĝas post unu monato kaj falas surteren. Tie ili fosas sin en la grundon kaj suĉas radikojn de la plantoj. Ili travivas 6 larvostadiojn kun haŭtŝanĝo. En la lasta stadio, ili elfosas sin per la fortaj foskruroj kaj transformiĝas la seksmaturita insekto.

La sangruĝa cikado vivas en Sud-Eŭropo, pli norde en la montaroj.

foto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.