Sanlaboristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanlaboristosanprofesiulo estas individuo kiu havigas preventan, kuracan, propagandan aŭ rehabilitan sansistemajn servojn en sistema maniero al homoj, familioj aŭ komunumoj.

Sanprofesiulo povas labori ene de medicina, kirurga, akuŝscienca, dentokuraca, flegada, farmacia, psikologia aŭ similaj sanprofesioj. Sanprofesiulo povas ankaŭ esti fakulo pri publika/komunuma sano laboranta por la komuna bonfarto de la socio.

Profesiuloj[redakti | redakti fonton]

San-laboristoj povas esti kuracistoj, dentistoj, farmaciistoj, flegistoj, kirurgoj, atletotrejnistoj, akuŝistoj, nutristoj, dietistoj, psikoterapiistoj, psikologoj, kiropraktikistoj, socialaj laboristoj, okupterapiistoj, fizioterapiistoj, radiografiistoj, logopediistoj, laboratoriistoj kaj ampleksan vario de aliaj teknikistoj trejnitaj por havigi kelkan tipon de sanservo. Ili plej ofte laboras en hospitaloj, malsanulejoj kaj aliaj servejoj, sed ankaŭ en akademia trejnado, esplorado, kaj administrado. Kelkaj havigas flegadon kaj zorgadon por pacientoj en privataj hejmoj. Multaj landoj havas grandan nombron de komunumaj sanlaboristoj kiuj laboras ekster formalaj sanzorgaj institucioj. Ankaŭ administristoj, informteknikistoj, kaj alia helpa personaro kaj subtenlaboristoj estas konsiderata ŝlosila parto de sanzorgado en laborteamoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Health Organization, 2006. World Health Report 2006: working together for health. Geneva: WHO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]