Santa María de Cayón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa María de Cayón
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 316  (2023) [+]
Loĝdenso 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 3° 51′ U (mapo)43.311388888889-3.8525Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 48,23 km² (4 823 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de Cayón (Kantabrio)
Santa María de Cayón (Kantabrio)
DEC
Santa María de Cayón
Santa María de Cayón
Situo de Santa María de Cayón
Santa María de Cayón (Hispanio)
Santa María de Cayón (Hispanio)
DEC
Santa María de Cayón
Santa María de Cayón
Situo de Santa María de Cayón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de Cayón [+]
vdr
Municipa teritorio de Santa María de Cayón, centroriente de Kantabrio.

Santa María de Cayón [santamaRIa dekaĜON] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Santa María de Cayón estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria de Cayón, alude al samnoma valo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Penilla kaj Santandero fone.

Ĝi limas norde kun Villaescusa, Penagos kaj Liérganes, oriente kun Miera kaj San Roque de Riomiera, sude kun Villafufre kaj Saro, kaj okcidente kun Castañeda kaj Santiurde de Toranzo.

La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 48,23 km² estas 9 205 loĝantoj (laŭ censo de 2021).

La 9 205 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: La Abadilla, Argomilla, La Encina, Esles, Lloreda, La Penilla, San Román, Santa María de Cayón (ĉefurbo), Sarón kaj Totero.

La ĉefurbo estas loĝloko Santa María de Cayón, en la fundo de la valo, inter la riveroj Pisueña kaj Parayas. Ĝi distas 2 km de Sarón, la plej loĝata loĝloko de la municipo, 19 de Torrelavega kaj 23 de Santandero, regiona ĉefurbo.​

La rura karaktero de la municipo industriiĝis dum la 20-a jarcento kaj tio favoris pliigon de la loĝantaro kiu triobliĝis dum la jarcento, absorbante populacion de najbaraj areoj.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2010 2020
2845 3290 3515 3859 4310 4573 4995 5576 5854 6062 6354 8814 9167

Fonto: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Valo Cayón vivtenas sin ĉefe de fabriko de Nestlé en La Penilla. Tio rilatas al industrio pri lakto de la valo, kiu plue estas unu de ties ĉefaj ekonomiaj aktivecoj. Pro malpliigo de la baza prezo de la lakto kaj sekve de la valoro de bovinoj, ene de la Eŭropa Unio, la Valo klopodis konverti sian ekonomion al aliaj sektoroj sed el la antaŭaj bazaj industrioj (ekzemple produktado de fromaĝoj). Estas ankaŭ industrio pri eldonado.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj. Pri arkitektura heredo, elstaras la preĝejo de Sankta Andreo en Argomilla de Cayón, romanika kaj deklarita Havaĵo de Kultura Intereso de Kantabrio. Estas romanika ankaŭ la preĝejo de Sankta Maria de Cayón, de fino de la 12-a jarcento, Havaĵo de Loka Intereso. Same estas jde Loka Intereso la Palaco de Ceballos en Argomilla de Cayón kaj la Ermitejo de Sankta Mikaelo (La Penilla). Aliaj katalogitaj havaĵoj estas la Tur-domego de Abadilla de Cayón kaj la Ponto de la Diablo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]