Sarah Gough Adamson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Gough Adamson
Naskiĝo 30-an de novembro 1887 (1887-11-30)
en Manĉestro
Morto 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (75-jaraĝa)
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Edinburga Kolegio de Arto
Okupo
Okupo artisto
vdr

Sarah Gough Adamson, poste Sarah Gough Walker, (1888–1963) estis brita artisto. Kvankam ŝi naskiĝis en Manĉestro, Gough faris ŝian reputacion kiel pejzaĝa pentristo en Skotlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adamson naskiĝis en Manĉestro, kie ŝia patro, Robert Adamson estis profesoro de filozofio.[1] Adamson studis ĉe la Edinburga Altlernejo de Arto antaŭ ol ŝi transloĝiĝis al Londonon, iam ĉirkaŭ 1915.[2] Antaŭ ol ŝi lasis Skotlandon, Adamson estis regula eksponanto ĉe la Reĝa skota Akademio, montranta proksimume 29 bildojn, inkluzive akvarelojn kaj guaŝajn pecojn, tie inter 1911 kaj 1915. Dum ŝia kariero ŝi ankaŭ ekspoziciis ĉe la Reĝa Akademio en Londono, kun la Reĝa Glasgova Instituto de la Belaj Artoj kaj ĉe la Socio de Artistoj de Aberdeen.[3] En Parizo, Adamson ekspoziciis ĉe la Salono des Artistes Francais (Salono de francaj artistoj) en 1913, kaj en 1924 ŝi gajnis arĝentan medalon ĉe la Ekspozicio de Dekoraciaj Artoj en Parizo.[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sara Gray. (2009) The Dictionary of British Women Artists. Casemate Publishers. ISBN 978-0-7188-3084-7.
  2. Peter J.M. McEwan. (1994) The Dictionary of Scottish Art and Architecture. Antique Collectors' Club. ISBN 1 85149 134 1.
  3. Paul Harris & Julian Halsby. (1990) The Dictionary of Scottish Painters 1600 to the Present. Canongate. ISBN 1 84195 150 1.
  4. (2006) Benezit Dictionary of Artists Volume 1 A-Bedeschini. Editions Grund, Paris. ISBN 2 7000 3070 2.
  5. Grant M. Waters. (1975) Dictionary of British Artists Working 1900-1950. Eastbourne Fine Art.