Sargaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sargaso

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Chromalveolata
Filumo: Heterokontophyta
Klaso: Brunalgoj Phaeophyceae
Ordo: Fucales
Familio: Sargassaceae
Genro: Sargassum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sargassum bacciferum.

Sargassumsargaso estas genro de planktonaj makroalgoj de la klaso brunalgoj (brunaj algoj) en la ordo de Fucales. Tiuj algoj, kiuj povas kreskiĝi laŭlonge ĝis kelkaj metroj, estas brunaj aŭ verdonigrecaj kaj povas esti diferencitaj en rizoidoj, stipoj kaj algolamenoj. Kelkaj specioj havas vezikojn plenaj de gaso por flosiĝi kaj helpi la fotosintezon. Multaj havas malmolajn teksturojn, kiuj, implikitaj inter si kaj per fortikaj sed flekseblaj korpoj, helpas ilin survivi kontraŭ fortaj marfluoj.

La sargaso de la Sargasa Maro estas algo kiu formas grandajn implikitajn arojn, kiuj flosiĝas pere de vezikoj plenaj de gaso, kaj kiuj etendiĝas ĝis la horizonto. Ofte, la portugalaj ŝipoj bremsiĝis pro la algoj, kaj eĉ restis blokitaj en ili, kio permesis la ŝipanarojn sufiĉe trankvile studi la planton. Ĉar ili devenis el lando kie abundas la vitoj, la aroj de gasvezikoj ŝajnis al ili kiel grapoloj de varianto nomita salgazo. Tiele ricevis sian nomon la maro de Sargasoj. La sargaso devenas de tipo de algoj kiuj kutime kreskiĝas alglue al la rokoj proksimaj al la marbordoj, sed adaptiĝis entute al la tutmara vivo, kaj nun flosas en la supraj tavoloj de la oceano.

La densaj amasoj de sargasoj havigas favoran medion por distinga kaj specializita grupo de maraj organismoj, multaj el kiuj ankoraŭ estas nekonataj. La sargasoj troviĝas komune en la rubejoj de strandoj, proksime de siaj kreskejoj en la maro, kaj pro tio ili estas nomitaj kiel Golfa makiso, kaj familiare kiel trompa makiso.

La specioj de Sargassum troviĝas en la tropikaj areoj de la mondo, kaj ĝi estas la plej evidenta makrofito de marbordaj areoj kie la sargaso estas proksime de koralrifoj. La plantoj kreskiĝas parazite algluitaj al koraloj, aŭ rokoj. En aliaj kazoj (ekzemple en la Maro de Sargasoj) flosas drive inmensaj populacioj de Sargassum.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Davison, D.M. 1999. Sargassum muticum en Strangford Lough, 1995-1998; una revista a la introducción y colonización de Strangford Lough MNR y cSAC por el alga invasora parda Sargassum muticum. Serie del Servicio de Ambiente y Patrimonio. Nº. 99/27
  • El Libro SuriaLink Plantas de Mar - Sargassum Arkivigite je 2005-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Critchley, A.T., Farnham, W.F. and Morrell, S.L. 1983. Cronología de nuevos sitios europeos de ataque del alga parda invasora, Sargassum muticum, 1973 - 1981. Journal of the Marine Biological Association of the United Kingdom, 63: 799 - 811.
  • Boaden, P.J.S. 1995. La maleza adventicia Sargassum muticum (Yendo) Fensholt en Strangford Lough, Northern Ireland. Ir. Nat. J. 25 111 - 113.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]