Satisfakcia kruco (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la plej konata krucoj el ŝtono en Turingio: la t.n. Monakokruco en la Steiger-arbaro en Erfurto el la 14-a jarcento.

La Satisfakcia Steiger-kruco de Erfurto (germane: Steigerkreuz aŭ: Mönchskreuz) estas la plej konata el multaj pentofaraj krucoj mezepokaj en la regiono de Erfurto troviĝante en la Steiger-arbaro (Erfurt).

Historio kaj teorioj[redakti | redakti fonton]

La restoracio Hubertus en Erfurto: troviĝas la kruco en la arbarero je la transa flanko de la strato kondukanta al Arnstadt

Multas la legendoj pri la ŝtona kruco proksime de la ekskursa gastejo Schloß Hubertus ĉe la ŝoseo kondukanta al Arnstadt. Unu legendo eĉ rakontas pri monako arestita, kiu kulpis pri la grandega incendio en Erfurt en la 19-a de junio 1472. Kiel saktisfacio li devis mem morti perfajre; samloke starigitus nia kruco.

Pli kredeblas kiel kialo de la krucostarigo murdo de kunventa pastro, laŭ Frank Störzner, specialisto koncerne krucojn el ŝtono. Demandite pri tiu ĉi kruco oni apenaŭ ne povas haltigi lin avizantan: "Neniu alia turingia surkampa monumento estas tiom konata kaj ofte priskribita kiom la erfurta monakokruco. Ĝi havas historie kaj monumente treegan gravecon. Krome temas pri la plej malnova kruco, pri kies datumado estas neniu dubo."

Bonege konservitis la monaka kruco el sabloŝtono el Seebergen kun ĝia latina enskribo tekstanta: "hIC EST OCCISVS MAGISTER hENRICVS DE SYBELEIBEN SACERDOS", tradukite: Tie ĉi murditis la pastro kaj magistro Heinrich von Siebleben. Pri krimfarinto kaj datumo de la agaĉo ekzistas noto en la Libro de la mortintoj de la Maria kunvento de Erfurto: Heinrich von Siebleben estus murdita en la 10-a de decembro 1323 fare de grafo Heinrich von Schwarzburg.

Mezepoke mortigo de klerikulo estis aparte abomenenda afero. Kongruas la grandecon de la kruco (ne tute 3 metroj) al la alta socia rango de la viktimo. La suferinto apartenis al la fortinflua erfurta kunventopastraro kaj originis el dinastio respektata. Eble li estis viktimo de daŭraj kvereloj de la urbo kun la ĉirkaŭe rezidintaj nobeloj. Por atentigi la nekleritan plejmulton de la erfurta loĝantaro - krom la enskribo - troviĝas ĉe la fusto de la kolono gravurita preĝanta monako kun longa, faldoza vestaĵo sub gotika ogivo (28,5x59,5 cm).

Transloko[redakti | redakti fonton]

La kruco staras nur 250 m sude de la restoracio Schloß Hubertus ĉe la rando de la arbaro. Iam ĝi staris ekzakte 28 metrojn pli oriente, kie nuntempe estas la meza lano de la ŝoseo. Post la voja plilarĝigo ĝi alilokitis en 1968 kaj pluse turnitis alidirekten por protekti la enskribon kontraŭ ellastubaj nocaĵoj disde la strato. La nuna ŝoseo estas la malnova gravega (komerca) strato en la direkto de Nürnberg. Tiel la kruco invitis ĉiujn preterveturantajn al medito kaj preĝo por la mortinta frokulo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Störzner, Frank: Steinkreuze in Thüringen: Katalog, Bezirk Erfurt, 1984, Nr.71
  • Störzner, Frank - Aus Stein gehauen… Die Klein- und Flurdenkmale von Erfurt und seiner Umgebung, 1992, p. 30 / 45-51
  • Störzner, Frank - "Das Mönchskreuz im Steigerwald", en: Geschichte(n) in Stein, 2001, p. 7-9
  • Ostritz, Sven - Archäologischer Wanderführer Thüringen. Stadt Erfurt, Heft 6, hrg. vom Landesamt für Archäologie, Weimar 2005, p. 68-69 (ISBN 3-937517-30-8)
  • Hohberg, Rainer - "Der große Brand. Das Mönchskreuz im Steiger soll an einen Erfurter Feuerteufel aus dem Mittelalter erinnern", en: Thüringer Allgemeine de la 9.6.2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.