Sauda [seŭda] (laŭ norena verbo sjoða "boli") estas komunumo kaj urbeto de Norvegio. Ĝi apartenas al la departemento Rogaland kaj al la historia regiono Ryfylke.
Enloĝantaro: 5200 (je jaro 2000), malkreskanta
Administra centro: Sauda
Vivtenaĵoj: Feraloja Fabriko de Eramet, sociaj servoj, skiturismo, progresantula lernejo, malsanulejo
Vidindaĵoj: Belegaj montoj, bonaj vagadpadoj; Zinkminejoj de Allmannajuvet; Renovigita tradicia Bieno de Hustveit