Schleiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schleiz
Blazono
Schleiz (Germanio)
Schleiz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03663
Poŝtkodo 07901–07907
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075098
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Heidemarie Walther
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
07907 Schleiz
Demografio
Loĝantaro 8866 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 35′ N, 11° 49′ O (mapo)50.58333333333311.816666666667Koordinatoj: 50° 35′ N, 11° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 432 m
Areo 83,03 km²
Oficiala retejo http://www.schleiz.de
vdr

Schleiz [ŜLAJC] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8866 loĝantojn. Ekde la komenco de 2019 la antaŭe sendependa komunumo Crispendorf apartenas al la urba teritorio, kaj ekde la komenco de 2020 ankaŭ la antaŭe sendependa komunumo Burgk.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La urbeto situas en la Turingia Ardeza Montaro ĉirkaŭite de multaj lagoj kaj lagetoj kaj fondite fare de la senjoroj de Lobdeburg. Ili kontinuigis setlon tuj apud pli malnova slava komunumo. En 1232 estis ĝia unua mencio endokumenta sub la nomo Slewitz kaj en 1297 donitis al la urbanoj la urbaj privilegioj. Ambaŭ partoj, slava malnova urboparto kaj la lobdeburga nova urboparto, restis je la komenco separitaj. Kunfandiĝo estis ne antaŭ la 15-a jarcento kiam ankaŭ la statutoj refariĝis. Dum mezepoko estis Schleiz metia kaj komerca centro de la supra Saale-regiono. Krom la tukfarado kaj lana komblado gravis ankaŭ la prilaborado de fermetaloj. En 1650 la loko estis trafiknodo de longdistancaj komercvojoj kaj administra, eĉ rezideja loko (Reuß-Schleiz). En 1848 estiĝis la Princlando Reuß pli juna linio post la kunpreniĝo de la regneroj Schleiz, Lobenstein-Eberdorf kaj Gera.

Ofte la urbo damaĝiĝis per fajregoj. La iama rezideja kaj somera kastelo kiel ankaŭ la en ĝi troviĝinta domarkivo detruitis en aprilo 1945. ivas postflariĝas la iama etoso kaj fortimpreso de la tuta urbo ĝis hodiaŭ se vi troviĝas antaŭ la impona Monta kirko (Bergkirche) de 1359, kiu servis ankaŭ kiel entombigpreĝejo dinastia. Ĝi havas unu el la plej belaj interaj barokaj aranĝoj de kirkoj de Meza Germanio.

En la konstruaĵo sur la Nova bazarplaco, nomite Malnova monstampejo (Alte Münze) naskiĝis en 1682 Friedrich Johann Böttger, inventisto germana de porcelano. La gimnazio Rutheneum fondita en 1656 originas el lernejo alia de la 13-a jarcento kie aktivis inter 1869 kaj 1876 Konrad Duden. Disde Schleiz la grava germana Duden-vortaro akiris ĝeneralan akcepton en la tuta mondo.

Metioj kaj komercoj ja floris ekde jarcentoj en la trafike bone situanta urbeto kiu gastigis ankaŭ multajn elstarulojn, kiel Johann Sebastian Bach, Goeto, Napoleono Bonaparte. Daŭra subteno de metioj kaj mezgrandaj komercistoj sekurigis al Schleiz bonstaton ankaŭ post la Turniĝo.

Amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Famas Schleiz internacie ekde 1924 danke al konkursoj aŭta kaj motocikla (Schleizer Dreieck-Rennen). En 2004 la distanco reduktiĝis de 2004 7,631 km je longeco de nur 3,805 km. Por turistoj ankaŭ la ĉirkaŭaĵoj de Schleiz ofertas grandan gamon da amuziĝebloj, ekz. viziton de la Plothen-lagetoj, de la akvobaraĵo de Bleiloch-valo, de la akvobaraĵoj de Zeulenroda respektive de Weida.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj rilataj al Schleiz[redakti | redakti fonton]

Schleiz de distance en 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]