Schwarzer Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarzer Mann
monto
Alteco 697,8 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
apud Buchet-Halenfeld; distrikto Bitburg-Prüm, Rejnlando-Palatinato (Germanio)
Montaro Schneifel (Eifel)
Geografia situo 50° 15′ N, 6° 22′ O (mapo)50.2569166666676.3599166666667Koordinatoj: 50° 15′ N, 6° 22′ O (mapo) f4
Schwarzer Mann (Rejnland-Palatinato)
Schwarzer Mann (Rejnland-Palatinato)
DEC
Schwarzer Mann
Schwarzer Mann
Situo de Schwarzer Mann
Schwarzer Mann (Germanio)
Schwarzer Mann (Germanio)
DEC
Schwarzer Mann
Schwarzer Mann
Situo de Schwarzer Mann
Map
Schwarzer Mann
vdr

La monto Schwarzer Mann [ŝvarca man] ("Nigra Viro") apud Buchet-Halenfeld en la rejnlando-palatinata distrikto Bitburg-Prüm estas per alto de 697,8 m super marnivelo la dua plej alta monto en la regiono Schneifel.

Proksime al la pinto troviĝas la sendostacio "Schnee-Eifel". La ĉirkaŭo estas ŝatata migroregriono kaj la plej granda vintra sportregiono en Rejnlando-Palatinato.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo rilatas al la nigraj vizaĝoj de la ministoj, kiuj fosas plumboercon en la minejo de Bleialf. Antaŭe la monto nomiĝis "Kerschgeroth", kiu venas de la senarbarigo de la arbarkovrata monto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La Schwarzer Mann situas en la okcidento de la mezmontaro Ejfelo, en la tiel nomata Schnee-Eifel (neĝa Ejfelo), proksime al la limo al Belgio kaj la Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo. La montopinto estas ĉirkaŭ 3 km okcidente de Halenfeld (komunumparto de Buchet), 3,8 okcidentnordokcidente de Wascheid (komunumparto de Gondenbrett) kaj 3,3 km norde de Sellerich; la limo inter la komunumoj Buchet kaj Sellerich iras tans la pinto de la monto. La urbeto Prüm proksimas en la sudoriento kaj la komunumo Bleialf en la okcidentsudokcidentokaj Ormont en la nordoriento. Sur la norda deklivo de la monto fontas la rivereto Alfbach, je la orienta deklivo la rivereto Litzenmehlenbach kaj je la suda deklivo la rivereto Mönbach.

Sur la pinto troviĝas la Tranchotstein. La nomo de la malgranda limŝtono venas de la franca geografo Jean Joseph Tranchot (1752–1815), kiu laŭ la ordono de Napoleon Bonaparte faris la topografan mapigadon de la Rejnlando (la mapo de Tranchot).

Naturejaj apartigo[redakti | redakti fonton]

La Schwarzer Mann apartenas al la naturregiona ĉefgrupo Westeifel kaj ties subgrupo Schneifel.

Montoaltaĵo kaj pinto[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ 1,5 km nordoriente de la pinto (alteco 697,8m super marnivelo) situas, ĉirkaŭ 150 m nordnordoriente de la gastejo Zum Schwarzen Mann, la plej alta punkto de la Schneifel kaj la tria plej alta de la Ejfelo unu sennoma pinto kiu havas altecon de 699,1 m super marnivelo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

→ ĉaptitro geologio de la artikolo Schneifel

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En la Schneifel kaj sur la Schwarzer Mann kreskas ĉefe piceoj. Ĉi tie vivas ankoraŭ la sovaĝa kato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]