Schwerzenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schwerzenbach ZH (stacidomo).
Schwerzenbach
Blazono de Schwerzenbach
Preĝejo de Schwerzenbach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 23′ 9″ N 8° 39′ 36″ O / 47.38583 °N, 8.66000 °O / 47.38583; 8.66000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 9″ N 8° 39′ 36″ O / 47.38583 °N, 8.66000 °O / 47.38583; 8.66000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4426
Areo 2,64 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 8603
Komunumkodo 0197
Mapo de Schwerzenbach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schwerzenbach estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 4426 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schwerzenbach situas ĉe la norda bordo de la lago Greifensee ĉe la elfluo de la rivero Glatt el la lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwerzenbach limas en nordokcidento al Dübendorf, en sudokcidento al Fällanden, en sudoriento al Greifensee kaj en nordoriento al Volketswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Schwerzenbach

Schwerzenbach apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Sur ĝia teritorio troviĝas stacidomo de la trajnlinio de Uster al Zürich Stadelhofen kaj ankaŭ buse ĝi estas bone ligita kun la najbaraj komunumoj.

La komunumo havas aliron al la aŭtoŝoseo A53 de Brüttisellen al Uster.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schwerzenbach datiĝas de la jaro 1064 post Kristo. En mezepoko la komunumo apartenis al la regejo Greifensee. Post la pereo de la malnova Zuriko en la helveta revolucio en la jaro 1798 Schwerzenbach fariĝis sendependa komunumo en la Kantono Zuriko, kiu ek de 1831 apartenas al la distrikto Uster.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]