Scienc-Humanitara Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scienc-Humanitara Komitato
LGBTQ+ association
Komenco 15-a de majo 1897 vd
Fino 1933 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Berlino
Agareo

geja socia movado
Artikolo 175

Fondinto(j) Magnus Hirschfeld • Eduard Oberg • Max Spohr • Franz Joseph von Bülow vd
Membro de Cartel for the reform of sexual offence law vd
Filioj Wissenschaftlich-humanitäres Komitee München vd
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Eldono de julio 1914 de la "Jarlibro por la Studo de Meza Sekseco"

La Scienc-Humanitara Komitato (germane Wissenschaftlich-humanitäres Komitee, WhK) estis fondita en Berlino la 14-an aŭ 15-an de majo 1897 por kampanji por la socia agnosko de gejaj kaj transgenraj viroj kaj virinoj kaj por batali kontraŭ ilia persekutado laŭ la artikolo 175 de la germana kriminala jura kodo. Ĝi estis la unua tiaspeca komitato en la historio.

La Komitato estis fondita la kvar tagojn antaŭ la liberigo el karcero de Oscar Wilde, de Magnus Hirschfeld, kune kun la eldonisto Max Spohr, la juristo Eduard Oberg kaj la verkisto Franz Joseph von Bülow ĉe lia domo en Berlino. La celo de la komitato estis mobilizi la kritikan publikon favore al la forigo de la artikolo 175 de la germana puna kodo, kiu kondamnis malliberejajn punojn por viroj. Adolf Brand, Benedict Friedlaender kaj Kurt Hiller, inter aliaj, aliĝis al la organizo.