Scribd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scribd estas retejo 2.0 por konservi dokumentojn en la nubo kaj kunhavigi ilin inter ĝiaj uzantoj. Scribd estis fondita en majo 2007 en San Francisco, Usono[1]. Uzantoj povas kunhavigi dokumentojn sed ankaŭ filmetoj estas kundivideblaj per Youtube. La retejo subtenas la plej konatajn formatojn kiel ekzemple Microsoft Office-dokumentojn, Google Docs, PDF kaj Epub- dosierojn. Uzantoj povas tiam enigi la dosierojn en siaj propraj retpaĝoj, blogojFacebook-paĝoj uzante la iPaper-formaton de Scribd. Scribd havas proksimume 70 milionojn da uzantoj monate kaj pli ol 50 000 dokumentoj estas alŝutitaj ĉiutage. Scribd havas 80 milionojn da uzantoj, kaj estis referita kiel 'la Netflix por libroj' [2].

La e-libro-abonservo de Scribd estas havebla por Android- kaj iPhone-poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, same kiel por bitlibroligiloj kiel Kindle Fire, Nook, kaj personaj komputiloj.

Sribd permesas per ĝia teknologio ke iu ajn dokumento povas fariĝi retpaĝo.

Subtenataj formatoj[redakti | redakti fonton]

LibroID[redakti | redakti fonton]

Por kontraŭstari la alŝuton de neaŭtorizata enhavo, Scribd kreis BookID, aŭtomatigitan kopirajtoprotektan sistemon kiu helpas al verkintoj kaj eldonistoj identigi neaŭtorizitan uzon de verkoj en Scribd [3]. Tiu teknologio funkcias analizante dokumentojn por semantikaj donitaĵoj, metadonitaĵoj, bildoj kaj aliaj elementoj kaj kreas ĉifritan (enkodigitan) 'fingrospuron' de la kopirajtigita verko[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) ”Scribd CrunchBase Profile”.
  2. (en) Metz, Cade, "Scribd Challenges Amazon and Apple With 'Netflix for Books'". Wired, la 1-an de oktobro 2013.
  3. (en) "BookID", Scribd, la 29-an de junio 2015.
  4. Kozlowski, Michael, "French Watchdog Accuses Scribd of eBook Piracy". Good eReader, la 13-an de oktobro 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Wayback Maŝino

WebCite

Slideshare