Sebnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebnitz
Blazono
Sebnitz (Germanio)
Sebnitz (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • Einheitsgemeinde of Germany • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro‎
Urborajtoj Urbo
Telefona antaŭkodo 035971
Poŝtkodo 01851 - 01855
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8360
Aŭtomobila kodo PIR
Oficiala Municipokodo 14628360
Subdivido 5 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Mike Rukh
Adreso de la administrejo Kirchstr. 5
01855 Sebnitz
Partneraj urboj Bruntál (Ĉeĥio), Cascina (Italio), Montabaur (Rejnland-Palatinato)
Demografio
Loĝantaro 9522 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 58′ N, 14° 17′ O (mapo)50.96666666666714.283333333333Koordinatoj: 50° 58′ N, 14° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 379 m
Areo 43,92 km²
Oficiala retejo https://sebnitz.de
vdr

Sebnitz [Zebnic] estas saksa urba komunumo, kiu situas en Germanio, rande de la Elba Grejsmontaro, en la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, ĝi najbaras kun ĉeĥaj urbo Dolní Poustevna kaj vilaĝo Dolina. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9522 loĝantojn. La nomo de la urbo estas identa kun tiu de la trafluanta rivero Sebnitz, en la ĉeĥa flanko la rivero estas nomta Vilémovský potok. Ĝi estas slavdevena kaj signifas fringo-rojo.

panoramo de la komunumoparto Hinterhermsdorf

Flanka parto de la urba teritorio estas interalie la vilaĝo Hinterhermsdorf.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje oni menciis Sebnitz en 1423, sed supozeble ĝi estas pli malnova. Apud kampistaj kortoj jam frue lin-teksejoj karakterizis la vivon de la urbeto.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La milde monteta ĉirkaŭaĵo faras la urbon vojaĝocelo kaj somere kaj vintre. Skimigrantoj trovas ĉi tie preparitajn vojojn. Vastaj trankvilaj arbaroj etendiĝas proksime, precipe en najbara Bohemio.

parko an der Forellenschenke

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Afrika domo[redakti | redakti fonton]

La muzeo Afrikahaus (Afrika domo) en Sebnitz estas etnografia kolekto, kiu prezentas la historion kaj nuntempon de la afrika kontinento. Ĝi ampleksas plurkomunikilan ekspozicion kaj la bibliotekon Nold-Namibia-Bibliothek.

La konstanta parto de la ekspozicio montras erojn de kvar kolektoj.

La kolekto Nold montras ekspoziciaĵojn el la tempo de la germanaj kolonioj kaj etnografiajn objektojn el Namibio kaj Sudafriko.

En alia ĉambro la vizitanton atendas la kolekto Siegfried Neukirch. Tie videblas maskoj el Gabono kaj fotodokumentaro pri la ĝangalkliniko de Albert Schweitzer.

El la kolekto Werner Küpper prezentiĝas etnografiaĵoj, kiuj devenas el Okcidenta kaj Orienta Afriko.

En ĉambro, kiu omaĝu al Heinrich Barth konatiĝinta pro siaj aventuroj kaj esploroj en Afriko, troveblas montraĵoj el la kolekto de la societo Heinrich-Barth-Gesellschaft.

La konstantan ekspozicion kompletigas pli malgrandaj artaj prezentaĵoj, ekzemple pri fotoj de Leni Riefenstahl kaj pri la percepto de Afriko en la pensoj de germanoj.

Kontakto: Afrikahaus Sebnitz • Hertigswalder Str. 14 • 01855 Sebnitz • tel. 035971 - 80590 • fakso 035971 - 80830 • retejo: afrikahaus-sebnitz.de.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tiutempa esperantista aktivulo Thomas Pusch, Sebnitz dufoje konsideriĝis esti la loko de nekutima junulara Esperanto-kongreso: en 1992 ĝi estis kandidato por la unua Internacia Seminario en la Novaj Federaciaj Landoj, kvankam fine decidiĝis okazigi la eventon en Bad Kleinen, kaj en 1996 estis kandidato por la IJK tiujara, ankaŭ la unua eldono en la Novaj Federaciaj Landoj, kvankam fine preferiĝis Güntersberge apud Quedlinburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]