Seez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seez
Seez-Valo vidita de Valenurbo al direkto de Sargans
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 21 km
Akvokolekta areo 230 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 600 m
Enfluejo Valenlago
- Alteco 419 m
Geografio
Alfluantoj Pizol-Glaĉero kaj diversaj riveroj
Rivero en Eŭropo
vdr

Seez estas rivero en Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. La fontoj de Seez estas diversaj montaraj riveroj en la Glarusaj Alpoj, ekzemple Prägelbach ĉe la orienta flanko de Pizol kaj Pizol-Glaĉero, kies langofrunto situas nuntempe en alteco de 2600 m s.m. La unuiĝintaj fontriveroj fluas kiel Seez unue tra la Weisstannen-Valo kaj poste la rivero plej parte kanaligita fluas tra la Seez-Valo al Valenlago.

La rivero pasas tra la komunumoj Mels, Flums kaj Valenurbo.

El Valenlago Seez antaŭe elfluis kiel Maag, sed post la riverkorekturo en la 19-a jarcento, la elfluanto de Valenlago estas Linth-Kanalo. Antaŭ la riverkorekturo de Linth, Seez estis la ĉefalfluanto de Valenlago, nun la plej grava alfluanto de Valenlago estas Linth.